Torkoj de Leekfrith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kvar oraj torkoj el Leekfrith.

La torkoj de Leekfrith (angle: Leekfrith torcs) estas kvar oraj keltaj torkoj el la Ferepoko, malkovritaj en la distrikto Leekfrith, Staffordshire, je decembro 2016 fare de du viroj per metal-detektiloj. La torkoj estas tri koltorkoj kaj unu braktorko, kiuj estis faritaj laŭ la stilo de la La-Tène-kulturo en la nuna GermanioFrancio inter 400 kaj 250 a.K. Ĝi eble estas la trovo de plej antikvaj oraj juveloj en Britio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 'Oldest' Iron Age gold work in Britain found in Staffordshire. BBC News (28-a de Februaro 2017). Alirita 6-a de Marto 2017.