Trackshittaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trackshittaz
koncerte en Vieno dum majo 2012
koncerte en Vieno dum majo 2012
Bazaj informoj
Deveno regiono Mühlviertel, Aŭstrio
Ĝenroj hiphopo
Aktivaj jaroj 2010 ĝis 2015
Retejo www.trackshittaz.at
Membroj

Lukas Plöchl
Manuel Hoffelner

vdr

Trackshittaz estis aŭstria hiphipa muzikgrupa duopo el la regiono Mühlviertel ("mueleja kvartalo") de Supra Aŭstrio. La duopo konsistas el la du junaj muzikistoj Lukas Plöchl kaj Manuel Hoffelner, kaj gazetare foje estis nomata "boy band", do "knaba muzikgrupo", kvankam du anoj estas malgranda (fakte la matematike plej eble malgranda) "grupo".

La duopo reprezentis Aŭstrion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, sed ne pasis tra la duonfinalo. Ilia kanto "Woki mit deim Popo", "skuu vian postaĵon", estis en germanlingva dialekto de la aŭstra regiono Mühlviertel, kaj - kiel montras la kanta titolo - intelekte ne tre ambicia, sed male intence ridinda.