Tragedio de Ĉurapĉa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tragedio de Ĉurapĉa
Lando:Sovetunio
Jaroj:19421947
Loko:Jakutio
Transloĝigitaj:4988 homoj
Pereis:1747 homoj

La tragedio de Ĉurapĉa [ĉurapĉA] estis deviga transloĝigo de pli ol 40 kolĥozoj de la Distrikto de Ĉurapĉa en Jakutio por fiŝkaptado en arktajn distriktojn de la respubliko dum la milito laŭ decido de la Jakuta regiona komitato de KPSU, rezultinta en pereo de pli ol 1700 homoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La jaroj ekde 1939 ĝis 1942 en Jakutio, kaj speciale en terkultivaj kaj bredaj distriktoj, estis malabundaj pro trosekeco. En 1941 pereis 12 % kaj en 1942 32 % de cerealaj kampoj[1]. Staton de la loĝantaro aldone malbonigis malfacilaĵoj kaj suferoj, estiĝintaj pro komenciĝo de la milito. Pro malfacila nutra situacio en la lando kaj en la fronto, la 6-an de januaro 1942 la Konsilio de Popolkomisaroj (registaro) kaj la Centra Komitato de Komunista Partio akceptis la rezolucion Pri evoluigo de fiŝkaptejoj en la riverbasenoj de Siberio kaj Fora Oriento (ruse О развитии рыбных промыслов в бассейнах рек Сибири и Дальнего Востока)[2]. Laŭ tiu rezolucio, NKVD gvidata de Lavrentij Berija devis antaŭ la 1-a de julio 1942 deporti en Jakution por laboro en fiŝkaptado sesmil specialajn transloĝigitojn por pliampleksigo de fiŝkaptado ĉe riveroj de Jakutio je tri kaj duona obloj. Sed antaŭ la indikita dato venis nur 4150 homoj, precipe ingriaj finnoj elloĝigitaj el la Leningrada provinco.

Pro nesufiĉo de loĝantaro la 11-an de aŭgusto 1942 buroo de la Jakuta Regiona Komitato de Komunista Partio, gvidata de la unua sekretario Ion Stepanenko faris la rezolucion Pri aranĝoj rilate al la kolĥozoj de la Distrikto de Ĉurapĉa (О мероприятиях по колхозам Чурапчинского района). Laŭ ĝi, estis transloĝigitaj kaj ricevis fiŝkaptan statuson 41 kolĥozoj, 1655 mastrumoj, 4988 homoj. El ili en la Distrikton de Kobjaj 18 kolĥozoj, 683 mastrumoj, 2493 homoj; en la Distrikton de Ĵigansk 13 kolĥozoj, 540 mastrumoj, 1736 homoj; en la Distrikton Bulunskij 10 kolĥozoj, 252 mastrumoj, 759 homoj. Entute transloĝigitaj estis 4988 homoj, en tiu nombro 990 infanoj. Ĉiu transloĝigato devis kunpreni ne pli ol 16 kilogramojn inklude manĝaĵojn. Transloĝigo okazis fine de septembro kaj komence de oktobro 1942, kiam jam estis malvarmo kaj neĝo[3]. Transloĝigatoj al la Distrikto de Kobjaj kaj Distrikto de Ĵigansk povis kunpreni bovojn kaj ĉevalojn, por transloĝigatoj al la Distrikto Bulunskij tio estis malpermesita. Restintaj brutoj estis transdonitaj al ŝtataj institucioj kontraŭ la prezo je 41 kopekoj por unu kilogramo. Ĉiuj estis ŝarĝataj sur ĉarojn kaj dum kvin tagoj veturigataj al la loĝloko Niĵnij Bestjaĥ (ruse: Нижний Бестях) kie homoj restis sub aperta ĉielo dum du-tri semajnoj. Poste ili estis ŝarĝataj sur barĝojn kaj aliajn ŝipetojn ne celitajn por transveturigo de homoj; multaj mortis dumvoje, kaj restintoj estis elŝarĝataj, foje en hazardajn lokojn, sur dezertajn bordojn[4].

Post monato kaj duono rezolucio de la regiona komitato likvidis sep loĝlokojn: Tanda-Baĥsitskij, Baĥsitskij, Belolubskij, Alĉagarskij, Mugudajskij, Melĵeĥsinskij kaj Tjolojskij. Kelkaj el ili neniam estis restarigitaj[5]. La rezolucio preskribis ke transloĝigendaj estas ĉiuj laborantoj kaj iliaj familianoj sendepende de aĝo.

Homoj pasigis en malfacilegaj kondiĉoj tri jarojn (1942—1944), multaj mortis (plejparte tiuj estis maljunuloj, virinoj kaj infanoj). Nur en 1944 laŭ peticio de la estro de la Konsilio de popolkomisaroj de Jakutio, Ilja Vinokurov (ruse: Винокуров, Илья Егорович) nova partia kaj mastruma estraro de Jakutio decidis revenigi la transloĝigitojn hejmen. Rezulto de la eksperimento estis tragedia: je la 1-a de januaro 1947, revenis al siaj hejmlokoj 1108 homoj el 4988, 15 kolĥozoj el 41, 433 mastrumoj el 1655. Kelkcent homoj restis loĝi en nordaj distriktoj.

Atestoj kaj pritaksoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kaj jen komence la Ŝtata komitato pri defensivo, kaj post ĝi la jakuta regiona komitato rezolucias: transloĝigi kelkdek kolĥozojn je ĉirkaŭ dumil kilometroj norden, en tundron, kaptadi fiŝojn. La distrikta estraro provis almenaŭ mildigi la situacion: ni transloĝigu komence nur virojn, ili aranĝu la novan lokon, tiam al ili transloĝiĝos virinoj, maljunuloj kaj infanoj. Ne, neniu aŭskultis, subite tiujn jakutajn loĝlokojn ĉirkaŭis sovetia polico, oni elpelis ĉiujn el iliaj hejmoj, permesis kunpreni ĝis 16 kilogramojn da personaj aĵoj kaj pelis pli ol kvinmil homojn sur barĝojn. Oni elŝarĝis ilin en tundro kaj ordonis kaptadi fiŝojn. Jam dum la unua vintro ĉirkaŭ dumil transloĝigitoj mortis. Transloĝigo reen ekis en 1944; al 1947 estis permesite reveni al ĉiuj — tiuj, kiuj restis vivantaj. 
— estrarano de la internacia asocio Memorial, Aleksandr Daniel[6]
Citaĵo
 Oni devigis homojn lasi longeloĝatajn lokojn, forlasi ĉion, kaj sendis ilin en malcertecon. En malhejmo neniu atendis lin, neniu preparis por ili domojn kaj varmajn vestaĵojn. Ili estis devigitaj loĝi ie ajn, malgraŭ malvarmo kaj malsato okupiĝi pri neelteneble malfacila laboro. Disde bredistoj kaj kultivistoj, havintaj neniun sperton en industria fiŝkaptado, oni severe postulis plenumon de plano. Tial ili estis devigataj fordoni al la ŝtato eĉ tiujn fiŝojn, kiujn ili esperis lasi por si. En tiaj kondiĉoj pli ol dumil transloĝigitoj mortis pro nesufiĉa nutrado kaj malsanoj, pro malfacilega laboro, kaj foje simple pro malespero. 
— estro de Respubliko Saĥao (Jakutio), Jegor Borisov[7]
Citaĵo
 Ni elveturis el Ĉurapĉa la 1-an de septembro 1942 kaj post kvin tagoj venis al Niĵnij Bestjaĥ. Ni kunpelis brutojn, oni permesis kunpreni nur 16 kilogramojn da aĵoj, inklude manĝaĵojn…
En Niĵnij Bestjaĥ atendante vaporŝipon ni troviĝis ĝis la 13-a de septembro. La 12-an de septembro mortis la frato Njurgun, malsaniĝis la frato Jegor. Ni ricevis elmilitan mortosciigon pri la patro. La 16-an de septembro ni venis en la lokon Sular.
Antaŭ ĉio ni entombigis la mortintojn…
… La 3-a de januaro 1943. Ĉe ni tute elĉerpiĝis nutraĵoj, ne estas eĉ unu gramo da faruno kaj fiŝoj. La avo fartis absolute malbone kaj forpasis nokte. Antaŭ sia morto li diris: «Kvankam ni ĉiuj estas mortemaj kaj iam ni ĉiuj mortos, sed estas tiel domaĝe, kiam ni mortas antaŭtempe, en la pleja prospero de niaj fortoj pro malordemo, malbona organizado ie en fora loko… disiĝinte kun la amata Ĉurapĉa
… La 20-a de februaro 1943. Hodiaŭ alveturis la brigadestro Nikolaj kun iomete da faruno kaj fiŝo, kiujn sendis al ni la fratoj, ŝparinte el siaj malabundaj porcioj…
… La 25-a de februaro 1943. Hodiaŭ en nian jurton venis Dima kun fratino kaj frato. Ĉe ili ĉiuj mortis…
… La 10-a de marto 1943. Antaŭnelonge mortis nia anĝelo-gardantino, la avino. La fratoj Aleksej kaj Miĥail mortis tuj post la avino. Nun en nia familio restis tri: mi, pli aĝa frato Nikolaj kaj la panjo…
… La 20-a de marto 1943. La frato Nikolaj forveturis en la militon
… La 8-a de aprilo 1943. Hodiaŭ mortis du malgrandaj orfoj. Ili kuŝis, forte alpremiĝinte ĉiu al la alia, oni ne povis disdividi ilin kaj ĝuste tiel enterigis
… La 3-a de majo 1943. Mortis la panjo. Forlasinte siajn familiojn, fuĝis al Ĉurapĉa la kolĥozestro kaj la brigadestro…
… La 18-a de majo 1943. Mortis ĉiuj. Restis mi sola, jam mankas fortoj por skribi… 
— el la taglibro de la dekjara knabino Maja Argunova el la kolĥozo «Komunismo», transloĝigita el la Distrikto de Ĉurapĉa al la Distrikto de Kobjaj[8]

Memoro[redakti | redakti fonton]

  • 19-a de septembro estas deklarita kiel Tago de memoro kaj funebro pri la viktimoj de la perforta transloĝigo en la Distrikto de Ĉurapĉa[9].
  • La 4-an de junio 2002 aperis Ukazo de la Prezidanto de Respubliko Saĥao (Jakutio) «Pri aldonaj aranĝoj por kompenso de malprofito, kaŭzita al la loĝantaro de la Distrikto de Ĉurapĉa pro transloĝigo en 1942—1945», preskribanta avantaĝojn por tiuj transloĝigitoj, kiuj tiam ankoraŭ vivis[10].
  • La 19-an de septembro 2012 lanĉita estis memorialo pri la viktimoj de la transloĝigo «Patrino kaj infano», renovigita al la sepdekjariĝo de la tragedia evento[11].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Национальный архив Республики Саха (Якутия) » Чурапчинская трагедия в годы войны (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-04-03. Alirita 2019-04-05.
  2. Книгу о жизни в Якутии ссыльных из Прибалтики издадут в России (ruse). TASS (2018-10-30). Arkivita el la originalo je 2019-06-07. Alirita 2021-10-24.
  3. Переселение чурапчинцев: массовая гибель на северной земле в военные годы - YakutiaMedia (ruse). Arkivita el la originalo je 2021-10-22. Alirita 2019-04-05.
  4. Леонид Шинкарёв (2014-12-12). Необъявленная депортация За пять лет на войне погибнет 925 чурапчинцев, а за два года в низовьях Лены погибнет 1747 их жен, детей, стариков (ruse). Novaja gazeta. Alirita 2021-10-24.
  5. Чурапчинская трагедия - Егор Борисов (ruse) (2017-09-20). Arkivita el la poste malaperinta originalo je 2018-09-19. Alirita 2019-04-05.
  6. Александр Даниэль и Арсений Рогинский. Родимые пятна советской истории | Права человека в России (ruse). Arkivita el la originalo je 2021-10-21. Alirita 2019-04-05.
  7. 75 лет назад произошло насильственное переселение жителей Чурапчинского района на север Якутии (ruse) (2017-09-20). Arkivita el la originalo je 2017-10-23. Alirita 2021-10-24.
  8. Наталья Кривогорницына (2017-01-07). Не рождественская история (ruse). Arkivita el la originalo je 2021-10-22. Alirita 2021-10-24.
  9. Это было 71 год назад: в Чурапче вспоминали жертв насильственного переселения (ruse) (2013-09-20). Arkivita el la originalo je 2020-04-04. Alirita 2021-10-24.
  10. Визитная карточка | Официальный информационный портал Республики Саха (Якутия) (ruse). Arkivita el la poste malaperinta originalo je 2019-03-05. Alirita 2019-04-05.
  11. Чурапчинцы отметят День памяти и скорби жертв насильственного переселения | Государственное Собрание (Ил Тумэн) Республики Саха (Якутия) (ruse) (2012-09-18). Arkivita el la poste malaperinta originalo je 2017-09-21. Alirita 2019-04-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]