Trakia tombo en Kazanlako

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Trakia tombo en Kazanlako*
Monda Heredaĵo

The thracian tomb in Kazanlak from outside.jpg
La trakia tombo en Kazanlako de ekstere
Lando Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii, iv
Fonto 44
Regiono** Eŭropo
Registra historio
Registrado 1979  (3-a Sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La trakia tombo en Kazanlako estas funebra konstruaĵo, farita el briko, de tipo tolos lokita en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo de Kazanlako, en la Roza Valo kaj provinco de Stara Zagora, en centra Bulgario. Ĝiaj koordinatoj estas 42|37|N|25|24|Or. Ĝi estis malkovrita en 1944 kaj deklarita Monda Heredaĵo de UNESCO en 1979.

La tombo, kiu troviĝas proksime de la antikva trakia ĉefurbo de Seŭtopolis, formas parton de grava trakia nekropolo.

La monumento datiĝas de la 4a jarcento aK. Ĝi estas formita de mallarĝa koridoro kaj ronda funebra ĉambro, ambaŭ ornamitaj de freskoj kiu prezentas diversajn scenojn, inter kiuj elstaras tiuj de geedzoj kiuj brakumas sin unu la alian dum ceremonia funebra bankedo kaj de adiaŭo de alia surĉevala paro. Ili estas la plej bone konservitaj pentraĵoj de la helenista periodo en Bulgario.

Bildaro [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]