Traktato de Kvirinalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La momento de la subskribo

La Traktato de Kvirinalo (itale Trattato del Quirinale, france Traité du Quirinal, nomata laŭ la Roma monteto Kvirinalo) estas traktato inter Francio kaj Italio, subskribita en 2021, kiu celas disponigi stabilan kaj formaligitan kadron por kunlaboro en la rilato inter la du landoj. Ĝi estas la transalpa ekvivalento de la Elizea Traktato, kiu organizas franc-germanan kunlaboradon.

La projekto estis iniciatita de Emmanuel Macron kaj Paolo Gentiloni en januaro 2018, poste haltigita dum la registaro de Conte I, pro la malemo kaj politika opozicio de ĝiaj membroj, poste relanĉita de la registaro de Conte II5. Komence de 2020, Giuseppe Conte kaj Emmanuel Macron reasertis sian deziron subskribi ĉi tiun projekton de traktato, kiam ili renkontis en Napolo la 27-an de februaro 2020. Sukcedante al Giuseppe Conte la 13-an de februaro 2021, Mario Draghi deklaris antaŭ la Senato la 17-an de februaro 2021, ke li volas pli bone strukturi la rilatojn inter sia lando kaj Francio, rilate la Kvirinalan Traktaton, finfine subskribitan la 26-an de novembro 2021.