Tramtransporto en Neŭŝatelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Neŭŝatelo

Ŝtato   Svislando
Urbo Neŭŝatelo
Trafikanto TransN
Komenco de trafiko 16-a de septembro 1892
Infrastrukturo
Ŝpuro de reloj 1 000 m
Tensio 600 V DC
Nombro de haltejoj 12
Trafiko
Nombro de linioj 1
Longo de linioj 8,82 km
Nombro de veturiloj 6
Eksteraj ligiloj
Logo Wikimedia Commons multimedia enhavo en Commons
Kelkaj indikoj povas deveni el datoj.

Tramtransporto en Neŭŝatelo (france Tramway de Neuchâtel, aŭ (loke) Tram) konsistas el tramvojo kiu formas parton de la sistemo de publika transporto en Neŭŝatelo, urbo en Svislando.

Enservigita en 1892, la tramo kreskis kaj malkreskis tra la jaroj. Nuntempe, ĝi konsistas el nur unu 8,85 km longa [1] interurba linio, kiu veturas tra Auvernier kaj Colombier al Boudry, kaj estas indikita kiel linio 5. Ĉiuj urbaj tramlinioj de la sistemo estis transformitaj al trolebusoj, la lasta tia fino kaj konvertiĝo okazante en 1976, lasante nur interurban linion 5 [2] (nuna linio 215).

La tramo estas nuntempe funkciigata fare de Transports publics Neuchâtelois (antaŭe Compagnie des Tramways de Neuchâtel) (TN), kiu ankaŭ prizorgas tri funikularojn, la Neŭŝatelan trolebussistemon kaj diversajn konvenciajn busliniojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wägli, Hans E; Jacobi Sébastien. (2010) Schienennetz Schweiz: Strecken, Brücken, Tunnels; ein technisch-historischer Atlas = Réseau ferré suisse: atlas technique et historique; toutes les lignes, les ponts, les tunnels, 3‑a eldono (de, fr), Zürich: AS-Verlag, p. 93. ISBN 978-3-909111-74-9.
  2. Buckley, R.J.. (1984) Tramways and Light Railways of Switzerland and Austria. Milton Keynes, UK: Light Rail Transit Association, p. 10, 26, 29. ISBN 0-948106-27-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]