Tranĉilrazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tranĉilrazilo

Tranĉilrazilobarbista tranĉilo estas speciala tranĉilo, kiu estas primare uzata por razado de barbojviligo. Rilate al ordinara tranĉilo ĝi markas sin precipe per tio, ke ĝi havas nenian pinton respektive ĝi ne estas havigita per pinto tiel, por ke dum la razado povu neniu vundiĝi per piko. La tranĉilrazilo devas esti tre bone akrigita kaj ĝi devus havi se eblas ankaŭ tre rezisteman akraĵon, kiu dum laboro facile ne malakriĝos.

Temas pri rekta antaŭulo de sendanĝera razilo, la propra teknologio de la razado de barboj estas ĉi tie tre simila al teknologio de razado per sendanĝera razilo. Dum razado estas la vizaĝo de razoto (kutime de vira sekso) kovrita per sapa kremo, kies celo estas moligi la barbojn. Barbisto zorgeme helpe de tranĉilrazilo movigas sur streĉita felo kaj forigas helpe de ties akra akraĵo la ŝaŭmon komune kun la barboj. Tiu ĉi laboro postulas bonan precizon kaj lertecon, por ke ne okazu lezo de haŭto de la razato eĉ ne la manoj de razisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]