Transskribado (lingvoscienco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Transskribado notas la sonojn de iu lingvo per fremda skribo. Ekzemple la rusan nomon Горбачëв oni povas transskribi en Esperanta teksto per Gorbaĉof por ke leganto proksimume povu elparoli ĝin. Transskribo ankaŭ utilas inter lingvoj kun samaj bazaj literoj sed malsamaj ortografioj. Ekzemple la germanan nomon Schwartz oni povas prezenti en Esperanta transskribo per Ŝvarc.

Transskribado kaj transliterado[redakti | redakti fonton]

Se du lingvoj havas simplajn ortografiojn, similajn sonsistemojn kaj literprovizojn, transskribo inter ili tre proksimas al transliterado, en kiu oni nur interrespondigas literojn. Sed ofte la tasko pli malsimplas.

Skriba similo, elparola malsimilo[redakti | redakti fonton]

Latinidaj literoj estas vaste uzataj en la mondo. Unuflanke ili prezentas multajn diversajn ortografiojn, aliflanke ili ofte rolas en transskribo. Pro tio en la ĉiutaga uzo la skriba situacio estas iom malorda: homnomoj aŭ loknomoj estas kopiataj de lingvo al lingvo, eventuale kun forfalo de kromsignoj. tia senzorga transskribo konservas aspekton de vortoj, sed ĝi kaŭzas misprononcojn laŭ la diversaj ortografioj: la pola nomo wałęsa [vaˈwɛ̃sa] iĝas skribe walesa kaj ekzemple en franca buŝo sonas [valeza] apenaŭ memorigante pri la originalo.

Naciaj kaj internaciaj transskriboj[redakti | redakti fonton]

pli formale en la 19a kaj komenca 20a jarcento kleruloj kreis transskribajn sistemojn adaptitajn al siaj nacilingvaj kutimoj. la saman ĉinan nomon 老子 oni notis lao tsû laŭ la angla sistemo wade-giles, lao tseu laŭ la sistemo de la franca lernejo pri orientazio, kaj tiel plu.

en la dua duono de la 20a jarcento, oni ekvolis internacie normi transskribojn. la registaroj de Japanio, Ĉinio kaj aliaj landoj oficialigis sistemojn, ekzemple pinjinon por prezenti la ĉinan lingvon per latinidaj literoj. tia transskribo ne havas iun specifan cellingvon. ĝi starigas propran ortografion por noti la ĉinan lingvon en latinidaj literoj. la disvastigo de tiuj sistemoj kaŭzas la saman malfacilon, kiel la sovaĝa transskribo ĵurnalisma: ordinaruloj de diversaj lingvoj ne bone legas ilin. la pinjina "lǎo zi" estas plejofte legata [lao zi] aŭ [law zi], ne [law cə] aŭ [law ce] kiel celite.

alia malfacilo estas, ke la sistemoj elpensitaj por diversaj fontolingvoj ne akordas inter si, kaj sekve prezentas tiom da lernindaj ortografioj. "z" en la ĉina latinigo notas [ts]-sonon, en la japana [z]-sonon, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]