Tretjakovskaja (stacio de Moskva metroo)
Tretjakovskaja | |||||||||||||
"Tretjakovskaja" kaj ĝiaj pasaĝeroj | |||||||||||||
Transfer Station • metrostacio • subtera stacio | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||||||||
Lando | Rusio | ||||||||||||
Urbo | Moskvo | ||||||||||||
Situo | Zamoskvoreĉje (Centra arondismento) | ||||||||||||
Geografia situo | 55° 44′ 27″ N, 37° 37′ 39″ O (mapo)55.74083333333337.6275Koordinatoj: 55° 44′ 27″ N, 37° 37′ 39″ O (mapo) | ||||||||||||
| |||||||||||||
Kajoj | 1 | ||||||||||||
Historio | |||||||||||||
Malfermo | 3-a de januaro 1971 | ||||||||||||
Arkitektoj |
| ||||||||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||||||||
Kodo | 085 (Kalininskaja linio) 097 (Kaluĵsko-Riĵskaja linio) | ||||||||||||
| |||||||||||||
"Tretjakovskaja" (ruse Третьяко́вская) estas stacio de Moskva metroo en centra parto de Moskvo (distrikto Zamoskvoreĉje). Ĝi estas fina sur Kalininskaja linio kaj situas najbare de la stacio "Marksistskaja". Samtempe ĝi estas stacio de Kaluĵsko-Riĵskaja linio kaj situas inter la stacioj "Kitaj-Gorod" kaj "Oktjabrjskaja". Krome, de tie ekzistas transirejo al Zamoskvoreckaja linio (stacio "Novokuzneckaja").
Ĝia profundo estas 46 metroj. Arkitektoj - V.Polikarpova, A.Markova (suda halo), R.Pogrebnoj, V.Filippov (norda halo). Inĝenieroj-konstruistoj - Ju.Muromcev (suda halo), E.Ĉernjakova, M.Belova (norda halo).
La stacio havas du halojn (suda kaj norda), havantajn po unu kajo kaj du trakoj kaj kunligitajn per transirejo. Per komuna subtera vestiblo oni povas atingi elirejon en la urbon al la stratoj Bolŝaja Ordinka, Malaja Ordinka kaj Klimentovskij strateto.
La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:35-1:00.
Nomo
Sian nuntempan nomon "Tretjakovskaja" ricevis de situanta proksime Tretjakova bilda galerio.
Ĝis junio de 1983 la stacio estis nomita "Novokuzneckaja" (nun tiel nomiĝas kunligita stacio de Zamoskvoreckaja linio). Dum plivastigo de Moskva metroo ĝi estis alinomigita. Decido pri alinomigo aperis du monatojn antaŭe[1].
Historio
La suda halo estis malfermita la 3-an de januaro 1971. Dekomence "Tretjakovskaja" estis stacio de Kaluĵsko-Riĵskaja metrolinio.
La 11-an de januaro 1986 ekfunkciis la norda halo. Dum sekvintaj du semajnoj unu vojo de la suda halo estis komutita al linio Kalininskaja, kaj la 25-an de januaro 1986 oni malfermis trafikon laŭ "flava" linio.
Dekoro
Muroj ĉe la trakoj en suda halo estas faritaj el griza marmoro, planko estas kovrita de griza granito. Muroj de la norda halo estas kovritaj de rozkolora marmoro; la muroj estas dekoritaj per bronzaj portretoj de rusiaj pentristoj (aŭtoro - A.Burganov).
Akcidentoj
- La 1-an de januaro 1998 trajna stiristo trovis en vagono suspektindan forlasitan saketon kun dratoj. Ĝi estis metita al ĉambreto de stacia deĵorantino kaj post duonhoro eksplodis. Pro tio estis vundita la deĵorantino kaj iomete suferis du ordigistinoj. Kialoj de la ago ĝis nun estis ne ĵuste konataj; el eblaj variantoj oni nomas huliganecon aŭ ekonomiajn kialojn[2].
- La 27-an de aprilo 2009 unu pasaĝero pereis, hazarde falinte sur la relojn[3]. La 24-an de oktobro 2013 ebria pasaĝero falis sur la relojn; trafiko estis dum nelonge interrompita, la homo elvivis[4].
- La 24-an de februaro 2010 okazis amasa interbatado en la vagono, serioze interrompiginta veturadon de trajnoj. Pri ĝiaj kialoj amaskomunikiloj ne informis[5]. Estis ankaŭ aliaj similaj eventoj.
Mencioj en beletro
En la rusa literaturo
La stacio estas unu el gravaj lokoj de la romano de Dmitrij Gluĥovskij "Metroo-2033" (ruse Метро-2033), en kiu nemultaj survivintaj homoj post nuklea milito vivas en metroo.
Interesaj faktoj
- Pro siaspeca organizado de trafiko "Tretjakovskaja" havas "transplatformajn transirejojn": por trafi la alian metrolinion oni transiras al alia flanko de la sama platformo. En ĉiu el du staciaj haloj trajnoj venadas al ambaŭ vojoj samdirekte. Tiu ĉi sistemo estas oportuna por pasaĝeroj, sed por multaj estas konfuziga.
- Laŭ planoj de evoluo de Moskva metroo, Kalininskaja linio estos plilongigita, kaj post Tretjakovskaja aperos 15 novaj stacioj (nun la linio havas nur 8 staciojn). Parte la nova linio jam estas konstruata[6].
Eksteraj transirejoj
- Aŭtobusoj: № 25.
- Trolebusoj: № 8.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Proksimaj objektoj: