Trivoja ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trivoja Tridge

Trivoja ponto estas ponto kiu havas tri separatajn spanojn kiuj kuniĝas ĉe la centro de la ponto. La ponto aspektas kiel literoj "T" aŭ "Y" se vidataj el supre. Trivojaj pontoj estas tre raraj. La Tridge, la Margit-ponto, kaj la Y-Ponto estas konataj ekzemploj.

La Tridge estis nomita kiel vortokunfando de "tri" kaj "bridge" (ponto), la strukturo malfermiĝis en 1981.[1][2] Ĝi konsistas el 9.4 m alta centra piliero kiu subtenas tri radiusajn vojojn. Ĉiu vojo estas 55 m longa por 2.4 m larĝa.[1]

La nuntempa cement-stala Y-Ponto (Zanesville, Ohio), nome plurvoja ponto, estas la kvina en la serio de pontoj en la sama loko. Ĝi malfermiĝis en 1984. Kvankam ĝi helpas al la trafiko kaj al civitanoj, ĝi ankaŭ ricevis kritikojn por tuneleca efiko pro solida kradaro, kiu malhelpas ajnan rigardon al la pejzaĝo.[3] La ponto estis listigita en la Nacia Registro de Historiaj Lokoj en 1973, antaŭ la kvara ponto estis anstataŭita per la kvina.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Meyer, Zlati, "You haven't lived here until ... You trudge over the Tridge", Detroit Free Press, 4a de Decembro 2011. Kontrolita 4a de Decembro 2011.
  2. Staff. Tridge—the triple bridge. Paradoxoff Planet. Alirita 4a de Decembro 2011.[rompita ligilo]
  3. "City of Zanesville History" Arkivigite je 2020-08-12 per la retarkivo Wayback Machine City of Zanesville, Ohio.
  4. "National Register Information System". National Register of Historic Places. Nacia Parka Agentejo. 15a de Aprilo, 2008.