Y-Ponto (Zanesville, Ohio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Zanesville Y-Ponto estas historia Y-forma trivoja ponto kiu estas super la kunfluejo de la riveroj Licking kaj Muskingum ĉe la urbocentro de Zanesville, Ohio, Usono. Ĝi servas al la trafiko de la usona Route 40 (Main Street kaj West Main Street), kaj al la Linden Avenue.

Kruciĝo ĉe la mezo de la ponto.
Desegno de la Y-Ponto en la 1890-aj jaroj kiam ĝi estis ankoraŭ ligno-kovrita ponto.

La fluo de Muskingum estis regulita per serio de akvobaraĵoj ekde mezo de la 19-a jarcento. Antaŭ tiu regulado ofte fortaj inundoj forbalais aŭ malfortigis la fruajn pontojn.[1] La unua Y-ponto en Zanesville estis konstruita en 1814. Tiu stabloponto staris nur dum kvar jaroj. La dua ligna ponto estrs starigita en 1819. Novaj ŝoseoj estis konstruitaj en la areo kaj la trafiko pliiĝis. Vintra inundo en 1831–1832 malfortigis la duan ponton. Tial tria klopodo, ligno-kovrita ponto estis finigita en 1832 kaj staris ĝis 1900.[1]

La venonta ponto malfermiĝis komence de 1902. Ĝi havis cementajn balustrojn kiuj perdiĝis pro la inundo de 1913 kaj anstataŭita per tubaj kradoj. La kvara ponto iĝis nesekura en 1979. Post detruo oni trovis, ke nur unu el la tri segmentoj fakte bezonis anstataŭon, dum la aliaj estus postulintaj nur supraĵojn riparojn.[1]

La nuntempa cement-ŝtala ponto, nome plurvoja ponto, estas la kvina en la serio de pontoj en la sama loko. Ĝi malfermiĝis en 1984. Kvankam ĝi helpas al la trafiko kaj al civitanoj, ĝi ankaŭ ricevis kritikojn por tuneleca efiko pro solida kradaro, kiu malhelpas ajnan rigardon al la pejzaĝo.[1] La ponto estis listigita en la Nacia Registro de Historiaj Lokoj en 1973, antaŭ la kvara ponto estis anstataŭita per la kvina.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 "City of Zanesville History" Arkivigite je 2020-08-12 per la retarkivo Wayback Machine City of Zanesville, Ohio.
  2. "National Register Information System". National Register of Historic Places. Nacia Parka Agentejo. 15a de Aprilo, 2008.