Trujillanos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trujillanos [TruĥiJAnos] (Truĥijanoj de Truĥijo aŭ Trujillo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas bachilleros. La censita populacio en 2008 estis de 1.437 loĝantoj.

Situo

Trujillanos estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Vegas Bajas, je altitudo de 2262 m; je 69 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj nur je 10 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, al kiu utilas kiel dormovilaĝo aŭ dormokvartalo. La surfaco de ties teritorio estas de 20,3 km².

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado. Servoj pro la proksimeco de Mérida kaj de la aŭtoŝoseo de Madrido al Lisbono nome la  A-5 . Iomete da industrio kaj konstruado. Proksime estas la Natura Parko Kornalvo.