Tuko de Edessa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la diptiĥono

La Tuko de Edessa aŭ Mandylion (antikvgreke: μανδύλιον aŭ Μαντήλιον aŭ Μανδήλιον, arablingve ﻣﻨﺪﻳﻞ, mandīl) estis tolaĵo, kultata ĉe la kristanaj orientaj komunumoj, sur kiu estis prezentita la vizaĝo de Jesuo. La bildo estis opiniata origininta per miraklo kaj estis do difinita Akeropita (greke: αχειροποίετα), nome “ne farita per homa mano”.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mandylion estis konservita dekomence en Edessa en Mezopotamio (hodiaŭ Urfa, en Turkio); sekve en Konstantinopolo. Pri ĝi perdiĝis la spuroj en 1204 dum la kvara krucmilito kiam la urbo estis disrabadita. Diversaj fakuloj opinias, ke la Mandylion estas la sama tolaĵo nun venerata en Torino sub la nomo Mortotuko. Ĝia origino estis rakontita legendmaniere de Eŭsebio de Cezareo: en sia Eklezia historio (ĉirkaŭ 325), Eŭsebo diras ke Abgar V Ukama (= la Nigra), reĝo de Edessa (4 aK. ĝis 7 pK. kaj de 23 ĝis 50 pK.) kuŝis malsana. Eksciinte pri la mirakla agado de Jesuo, li sendis sian aferŝarĝiton al li por lin inviti veni al la Edessa kortego. Jesuo ne iris, sed permesis ke la reĝa ŝarĝito revenu kun letero (aliloke estas dirate je Jesuo koncedis ke li pentru liajn vizaĝajn trajtojn).

Detaloj, tamen, iomete, aŭ eble substance, ŝanĝiĝis en posta rakonto en la refaraĵo pri la Doktrino de Addai (unu el la sepdek du disĉiploj), titolita Agoj de Tadeo (apostolo): la ŝarĝito Anania volis atente observi la jesuajn vizaĝajn trajtojn por ilin reprodukti pentre, sed estus Jesuo mem kiu produktis sian bildon ĝin stampante sur bantuko poste nomita ràkos tetràdiplon, nome kvarfoje duoble refaldita. Eble la pia legendo provis ekspliki la nepentritecon de la bildo, kiu ne montris farbaĵojn kaj kiu pro tio esti difinita akeropita (farita ne de homa mano). Aldonindas plue, ke la surtolaĵa bildo estis transdonita al la reĝa kortego kaj ke la reĝo saniĝis kaj fiksigis la bildon sur tablo orumita.

Reĝo Abgar aperas en diptiko, datita je la 10-a jarcento, kie li estas pentrita kun la tuko enmane. Alia parto de la diptiko prezentas apostolon Tadeo. La diptiko verŝajne estis triptiko kaj tiu tria parto verŝajne estis Mandylion.

Johano el Damasko (forpasinta en 749) mencias tiun bildon por defendi la ikonkulton memorigante la tradicion, laŭ kiu Jesuo mem, petite, mirakle stampis sian imagon sur tolaĵo oblonga, ne do kvadrata laŭ aliaj referaĵoj. Eble li ĝin vidis integre disvolvita. Aliaj, limiĝante al la fronta vido, priskribas ĝin kvadrata. Egeria[1], pilgrimulino al Edessa en 384 referas pri la loka episkopo priskribanta al ŝi la urban pordegon, tra kiu iam pasis Anania (aŭ Hanna) portanta la leteron de Jesuo, sed ŝi ne parolas pri la bildo, pro kiu Edessa famiĝis.

La unua informo, taksata fidinda, pri la ĉeesto de Mandylion en Edessa datiĝas je la duono de la 6-a jarcento. En 544 la urbo estis sieĝita de Sasanidoj gvidataj de Corsoes la 1-a: laŭ Evagrio Skolastiko (594), la urbo estis liberigita el sieĝo, laŭ popola onidiro, helpe de la sankta bildo. Ankaŭ samtempa siria himno pensigas, ke la ĉeesto de la surtolaĵa bildo estis jam konita kaj priparolita.

Estas rakontite, ke la sankta bildo estis retrovita en alta anfrakto de la muregoj: eble ĉar kaŝita pro grava inundo aŭ malamika invado. Fakte okazis tiutempe grava inundo (525): pri ĝi mencias Procopio el Cezarea.

Povas esti ke Mandylion, pro la sieĝoj de diversaj urboj fare de Kosroes la 1-a, estis portita de Antiokio al Edessa kaj inverse.

Kiam Edessa estis milite okupita de islamanoj, Mandylion restis tie iom da tempo. Tamen, oni ektimis pri ĝia sorto: tiam en 944 la bizanca generalo Johano Kurkuas[2]ĝin rekuperis kompensante la okupantajn islamanojn per la liberigo de 200 prizonuloj kaj ĝin kunportis al Konstantinopolo. Ĝia procesia enirigo en urbon estis akompanata de granda popola entuziasmo kaj lokita en la preĝejo de la Virgulino (Teotoko) ĉe la Pharos (faro), poste ĝi estis translokita ĉe Blacherne najbare de la rezidejo de la imperiestro kiu por la sankta akeropita bildo nutris grandan devotecon. Poste tiu enurbiĝo de Mandylion oni memorigis per jara liturgia festo la 16-an de aŭgusto.

Ke ekzistis tolaĵo kun bildo, aŭ simpla mortotuko, kiu envolvis la kadavron de Jesuo, estas asertate ankaŭ en la apokrifa Evangelio laŭ Hebreoj, eble de la dua jarcento, laŭ kiu ĝi estis konservita ĉe “servisto de la ĉefsacerdoto”. Ĉu temas pri la tuko kiu, poste, konserviĝis en Edessa kun la nomo Mandylion?

La kvara krucmilito[redakti | redakti fonton]

La marfloto de krucmilitistoj, gvidate de Veneciaj generaloj, anstataŭ laŭakorde atingi la marbordojn de Palestino, direktiĝis al Konstantinopolo kaj kontraŭgentjure disrabadis la urbon kaj Mandylion malaperis...

Kiu la sorto de Mandylion?[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ ekzistas du supozitaj posedantoj de Mandylion: unu estas la urbo Ĝenova kaj alia la urbo Romo (kaj nun konservita en la kapelo Matilda en Vatikano). Sed ili estas vere pentraĵoj, eble temas pri imitaĵoj, eĉ fantaziaj imitaĵoj. Onidiris ankaŭ ke, oni vendis la tukon de Edessa en 1204 al la francaj kavaliroj, kiuj reveninte lokigis ĝin en la pariza Sainte-Chapelle.

Fakto estas ke meze de la 14-a jarcento (1357) en Francio (Lirey, Ĉampanjo), aperis la Mortotuko kiu nun estas konservata en Torino: ĝia historio kaj peripetioj oni povas legi en la artikolo pri la Mortotuko de Torino.

Ĉu la Mortotuko de Torino kaj la Mandylion estas la samo?[redakti | redakti fonton]

La posedanto de la Mortotuko de Lirejo estis posteulo de krucmilita kavaliro, kiu probable ĝin kunportis kun sia rabitaĵoj. Sed la indico plej forta kuŝas en la fakto ke la precipa karakterizo, nome la akeropiteco, tiom asertita rilate Mandylion, koincidas kun la sama karakterizo de la Mortotuko de Torino. Fakte, sur tiu ĉi moderna kemio ne trovas spurojn de farbo sur la tuta homa figuro! Oni provis alvidigi farbajn spurojn per spektroskopio en videbleroj kaj en ultraviola per refkekto kaj per fluoresko, per iksoradia spektroskopio kaj IR – infraruĝa radiado -, per maspektroskopio kaj infraruĝa termografio, radiografio ktp..., kaj ĉiam ĉio tio riveligis... koloron senfarban!

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Mortotuko de Torino

Veronika

Kvara Krucmilito


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala situo de la Mortoruko [1]

Muzeo de la Mortotuko en Torino [2]

Internacia centro pri Sindologio [3]

CICAP [4]

Ligo inter fakuloj pri Mortotuko: [5]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

1. Jack Markwardt, Antioch and the Shroud (1998) [1].

2. Ian Wilson, Holy Faces, Secret Places, p. 162; Das Mandylion von Genua und sein paläologischer Rahmen - The Mandylion of Genoa [2] (en la germana); Annalen van de stad Genua uit de 14de eeuw beschrijven dat het de echte Edessa-mandylion betreft [3] (en la nederlanda).

3. Ian Wilson, Holy Faces, Secret Places, p. 193.

4. Lindsay Warner, Vatican Road Show, The Bulletin, 19-a de februaro 2008 [4].

5. Mary e Alan Whanger, The Shroud of Turin, An Adventure of Discovery, cit.

6. Sermone di Gregorio Referendario in occasione dell'arrivo dell'Immagine di Edessa a Costantinopoli (angla traduko de Mark Guscin) [5].

7. Pierluigi Baima Bollone e Pier Paolo Benedetto, Alla ricerca dell'Uomo della Sindone, cit.

8. Luigi Garlaschelli, Processo alla Sindone, cit., p.125

9. A. Cherpillod, La mortotuko de Torion, la objekto neesbla, Francio (la aŭtoro, kvankam ne kredanto, demonstras ke la Mortotuko vere envolvis la korpon de Jesuo).

10. Ian Wilson, The Shroud of Turin, Image Books, New York, 1979.

11. Ian Wilson, Holy Faces, Secret Places, Doubleday, 1991, ISBN 978-0385261050.

12. Emanuela Marinelli, Sindone, un'immagine impossibile, supplemento a Famiglia Cristiana n. 12 del 1.4.1998, edizioni San Paolo.

13. Carlo Papini, Sindone – Una sfida alla scienza e alla fede, Claudiana, Torino, 1998.

14. Lawrence M.F. Sudbury, Non per mano d'uomo?, Napoli, Boopen, 2007, ISBN 978-88-6223-070-4

Referencoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]