Tulou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tulou de Yuchanglou en distrikto Yongding

Tulou estas konstruformo, rondforma komuna loĝejo de vilaĝanoj en sudorienta Ĉinio, provinco Fuĝjano. Plimulto de la konstruaĵoj situas en la distrikto Yongding, ĉe la limo al la provinco Gŭangdongo.

Tulou havas plurmetrojn dika eksterajn murojn el argilo, 3-5 etaĝojn. Tiu defendcela konstruaĵo apenaŭ havas fenestrojn kaj nur unu enirejon. Ĝi povas loĝigi ĝis ĉirkaŭ 800 personojn.

Tulou estis konstruita ekde la 12-a jarcento ĝis hodiaŭ. La plej grandaj konstruaĵoj venas el la 17-a kaj 18-a jarcento.

En 2008, oni surlistigis 46 tulou-konstruaĵojn de Fujian en listo de Unesko kiel mondan heredaĵon.