Turbano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gandhi kun turbano

Turbano (el la persa: dulband, tra la turka: tülbent) estas vira kapvesto de orientaj popoloj, konsistanta el tukstrio plurfoje volvita ĉirkaŭ la kapo.

La sika turbano kuntenas la longan hararon.

La ŝarifa turbano estas verda, tiu de sajidoj nigra. Ankaŭ multaj ne-ŝarifaj kaj ne-sajidaj islamanoj portas turbanon, ĉar laŭ tradicioj Mohamedo rekomendis ĝin. Transdonita diraĵo lia diras: "Portu turbanon kaj tiel distingiĝu de la popoloj, kiuj estis antaŭ vi."[1] La korano tamen ne speciale rekomendas la turbanon, kvankam iuj konkludas el ĝi, ke anĝeloj portas turbanojn[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.amarsinghkhalsa.com (angle)
  2. The turban tradition in Islam (angle), Sh. G. F. Haddad