Turo de la Pucelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fortikigita urbo Bakuo kun Palaco de Ŝirvanŝahoj kaj Turo de la Pucelo
Monda heredaĵo

Qız Qalası
Lando  Azerbajĝano
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto 958
Regiono** Azio
Geografia situo 40° 21′ 58″ N, 49° 50′ 14″ O (mapo)40.36616666666749.83725Koordinatoj: 40° 21′ 58″ N, 49° 50′ 14″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 2000  (24-a sesio)
Ruĝa listo 2003
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Turo de la Pucelo (en la azera lingvo Qız Qalası, ruse Девичья башня; malnova nomo: Göz Qalası - "Okula turo") estas historia turo en Malnova Urbo en Bakuo, Azerbajĝano.

Devene ĝi staris rekte sur bordo de Kaspia Maro. Sed dum asanado komence de la 20-a jarcento ĝi estis apartigita de la maro per ĉefa trafika vojo kaj urbaj parkoj.

Konstruevoluo

Ĝi estis konstruita verŝajne en la 12-a jarcento, eble pli baldaŭ (7-a jarcento). Ties arkitektura stilo kaj konstruprogreso estas ĝis nun nekonata, oni taksas, ke ĝi estis konstruita de la arkitekto Masud Ibn Davud, kiu estis verŝajne patro de la arkitekto kiu kreis Mardakan Round Tower staranta sur Apŝerona duoninsulo nordoriente de Bakuo.

Signifo de la konstruaĵo

La Turo de la Pucelo estas signifa memorindaĵo kaj unu el la plej azeraj naciaj simboloj, ĝi estas bildigita sur azerbajĝana mono kaj kvanto de oficialaj dokumentoj. Ĝi estas sidejo de muzeo, oni vendas tie memoraĵojn, tradiciajn tolojn kaj ceramikajn varojn. Sub la turo estas konservitaj elfositaĵoj kaj vendejetoj kun veraj permane teksitaj tapiŝoj. Rekte sub la turo troviĝas minaretoj de la malnova urbo, la ĉemara nacia parko Maritime, domo de De Gaulle kaj estas de ĉi tie belega elrigardo al golfo de Bakuo. Vespere ĝi estadas lumigita per diversaj koloroj, precipe poste dum festotagoj de printempo (Novruz bayram).

Mitoj

La Turo de la Pucelo estas ŝpinita per kvanto de mitoj.

La plej populara estas mito pri juna knabino - reĝa filino, kun kiu volis edziĝi ŝia propra patro. Ŝi klopodis lin malkonsili, sed li estis necedema. Tial ŝi taskigis lin konstrui por ŝi tiun ĉi turon promesante, ke kiam ĝi estos finkonstruita, ŝi edziniĝos al li. La reĝo do komencis konstrui la altan turon kaj la knabino esperis, ke li eble ŝanĝos sian opinion dum tiu ĉi tempo. Kiam la turo estis finkonstruita, la reĝo senĉese persistis je la sia, kaj lia filino do saltis de sur la turo rekte en la maron kaj pereis.

Turo de la Pucelo en Bakuo - nokta lumigo

Interesaĵoj

Interesaĵo estas, ke ĝi estis neniam perforte konkerita, tial ĝi konserviĝis en la devena aspekto. Ekde la jaro 2000 ĝi estas enskribita en listo de Unesko.

Rilataj temoj