Tutin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tutin (serbe: Тутин, Tutin, bosne: Tutin) estas urbo en la regiono Sandžak de Serbio (parto de la Raška Distrikto). Laŭ popolnombrado de 2002, la urbo Tutin havas 30.054 enloĝantojn (94,23% el ili konsideris sin bosnoj).

En la esperanto-movado ĝi mallonge famiĝis en 2008, kiam serba esperantisto Bedun E. Kivenić anoncis, ke IJK 2009 okazos "en urbo Tutin', dediĉita al virinoj en la mondo". Tiu informo sekve estis malkonfirmita de la estraro de TEJO kaj kiel loko de la 65-a IJK en 2009 poste efektive estis elektita la ĉeĥa urbo Liberec'.

Eksteraj ligiloj