Twisto
Twisto | |
Tramo de Caen aliranta haltejon Gare SNCF (stacidomo) | |
Fondita | 1957[1] |
---|---|
Ĉefsidejo | Caen |
Loko | Calvados |
Servoregiono | Francio |
Servotipo | tramo - busoj |
Kursoj | 25 linioj + 3 + 7 + 4 + 2 (tramo) |
Cellokoj | urbaro de Caen |
Naboj | Caen |
Transportisto | Keolis Caen |
Retejo | www.twisto.fr |
Twisto, komerca nomo de Keolis Caen[2] estas entrepreno de publika transporto priservanta la teritorion de la interkomunumreto "Communauté d'agglomération Caen la Mer".
Ĝi estas organizita kaj financita de Viacités, sindikato de publika transporto de la urbaro de caen, kiu estas la organiza aŭtoritato de transportoj super la 29 komunumoj kiuj konsistigas la interkomunumon.
Twisto ekspluatas:
- la Tramon (2 linioj de 15,7 km formante nord-sudan akson)
- la busojn (25 regularaj bus-linioj, 3 ir-revenaj veturiloj kaj 7 linioj laŭ peto)
- aŭtobusojn (4 linioj ekspluatitaj de Bus Verts du Calvados)
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj