Ulhasnagar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ulhasnagar
marate: उल्हासनगर
urbo
Oficiala nomo: उल्हासनगर
Lando Barato Barato
Subŝtato Maharaŝtro
Situo Ulhasnagar
 - alteco 19 m s. m.
 - koordinatoj 19° 22′ 00″ N 73° 15′ 00″ O / 19.36667 °N, 73.25000 °O / 19.36667; 73.25000 (mapo)
Loĝantaro 563,755 (2009)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 421 00x
Telefona antaŭkodo 251
Aŭtokodoj MH-05
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Ulhasnagar
Portalo pri Barato

Ulhasnagar (उल्हासनगर) estas metropolo en Barato, en subŝtato Maharaŝtro.

Geografio

Ulhasnagar etendiĝas sur ebenaĵo, en okcidenta parto de la lando. Mumbajo troviĝas 60 km-ojn.

Historio

Ulhasnagar, kiel dezerta loko, dum la 2-a mondmilito estis grava militista zono kun kazernoj. Poste oni profitis la domarojn por komercadi, sed ankaŭ alvenis multe da rifuĝintoj. En 1949 la loko iĝis urbeto, kio estas la oficiala fondo de la urbo. Antaŭurba stacidomo estis konstruita en 1955. En 1960 Ulhasnagar Municipo formiĝis.

Trafiko

Ulhasnagar troviĝas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Puneo-Kaljan-Dombivali. La lasta urbo estas tre proksime.

Klimato

Ulhasnagar havas tropikan klimaton. Dum 7 monatoj regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter majo-novembro). Jare pluvas po 2000-3000 mm. La meza ĉiujara temperaturo estas 27 °C.

Fontoj