Ultimo tango a Parigi
Ultimo tango a Parigi (Lasta tango en Parizo) estas itala filmo de Bernardo Bertolucci aperinta en 1972.
Temo
Usona kvardekkelk-jarulo promenas tra Parizo post la sinmortigo de sia edzino. En luota apartamento de la 16-a arondismento de Parizo, apud Ponto Bir-Hakeim kaj metrostacio Passy, li renkontas junan virinon, filinon de kolonelo kaj 20 jarojn pli junan ol li, kun kiu li ekhavas intensan, malkvietan, kurtan, tamen senesperan rilaton. Sceno kun butero fariĝos kulta.
Teĥnikaĵoj
- Itala titolo: Ultimo tango a Parigi
- Franca titolo: Le Dernier Tango à Paris
- Angla titolo: Last Tango in Paris
- Reĝisoro: Bernardo Bertolucci
- Scenaro: Bernardo Bertolucci, Franco Arcalli
- Dekoroj: Ferdinando Scarfiotti
- Foto: Vittorio Storaro
- Muntado: Franco Arcalli
- Muziko: Gato Barbieri
- Produktado: Alberto Grimaldi
- Produktaj firmaoj: Produzioni Europee Associati, United Artists
- Distribuaj firmaoj: United Artists
- Formato: Kolora - 35 mm - 1,75:1 - Monofonia
- Landoj: Italio / Francio
- Daŭro: 125 minutoj
- Lingvoj: franca, angla
- Aperdatoj: Italio / Francio: 15-a de decembro 1972
Rolularo
- Marlon Brando: Paul
- Maria Schneider: Jeanne
- Jean-Pierre Léaud: Tom
- Massimo Girotti: Marcel
- Darling Légitimus: Pordistino
- Catherine Allégret: Catherine
- Catherine Breillat: Mouchette
Eksteraj ligiloj