Ultravox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ultravox
Persona informo
TTT
Retejo http://www.ultravox.org.uk
vdr
Kantisto de Ultravox nome Midge Ure en koncerto, aprile 1984.

Ultravox (dekomence stiligita kiel Ultravox!) estis brita bando de novonda muziko, formita en Londono en 1973 kiel Tiger Lily. Inter 1980–86, ili havis sep albumojn inter la dek pintaj kaj deksep inter la kvardek pintaj en Britio, el kiuj la plej sukcesa estis tiu de 1981 nome "Vienna".

El 1974 ĝis 1979, la kantisto John Foxx estis frontulo kaj ĉefa motoro de Ultravox. Foxx lasis la bandon en marto 1979 por entrepreni soloan karieron kaj, post lia foriro, Midge Ure iĝis ĉefkantisto, gitaristo kaj frontulo en oktobro 1979 post li kaj klavaristo Billy Currie laboris en studioprojekto nome Visage. Ure revivigis la bandon kaj portis ĝin al komerca pintosukceso kiu daŭris ĝis 1988, kiam la grupo disbandiĝis.

Nova membraro, estrita de Currie, estis formita en 1992, sed atingis nur limigitan sukceson, per du albumoj kiuj malsukcesis pintiĝi kaj nur unu unuopaĵo kiu iĝis 90a en la britaj pintoj de unuopaĵoj.

La plej bone konata membraro de la bando nome tiu de Currie, Ure, basisto Chris Cross kaj drumisto Warren Cann re-formiĝis en 2008 kaj koncertis en serio de reunuigaj spektakloj en 2009 kaj 2010 antaŭ publikigi novan studialbumon, Brill!ant, en majo 2012 kiu atingis la 21an rangon en la britaj pintoj de albumoj. Novembre de 2013, Ultravox ludis kiel specialaj gastoj en kvardata brita turneo kun Simple Minds. Tiuj spektakloj estis la lastaj de Ultravox, ĉar en 2017 kaj Currie kaj Ure indikis, ke Ultravox jam finis.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Ultravox! (1977)
  • Ha!-Ha!-Ha! (1977)
  • Systems of Romance (1978)
  • Vienna (1980)
  • Rage in Eden (1981)
  • Quartet (1982)
  • Lament (1984)
  • U-Vox (1986)
  • Revelation (1993)
  • Ingenuity (1994)
  • Brill!ant (2012)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]