Umi ga kikoeru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La maro aŭdeblas
animea filmo • televida filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo 海がきこえる
[Umi ga kikoeru]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Kina aperdato 5 maj. 1993
Daŭro 72 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Moĉizuki Tomomi
Produktisto(j) Toshio Suzuki • Nozomu Takahashi
Scenaro Keiko Niwa
Laŭ la verko de Himuro Saeko
Muziko de Nagata Ŝigeru
Produktinta firmao Studio Ghibli
IMDb
vdr

Umi ga kikoeru (japane: 海がきこえる [umi ga kikoeru], laŭvorte: La maro aŭdeblas) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli, produktita por la japana televido Nihon TV, unue disradiita en 1993.

Kun kiu filmo la Studio Ghibli provis lasi produkti filmon de siaj plijunaj membroj, plimalmultekoste ol kutime, sed la filmo kostis plimulte kaj la produktado daŭris plilonge, ol antaŭe planita.

La reĝisoro estis Moĉizuki Tomomi (japane: 望月智充 [moĉizuki tomomi]). La muzikon por tiu filmo komponis Nagata Ŝigeru (japane: 永田茂 [nagata ŝigeru]). La rakonto sekvas la samtitolan novelon de Himuro Saeko (japane: 氷室冴子 [himuro saeko]).

Intrigo

Kiam la atrakcia lernantino Rikako el Tokio venas en klason en la urbo Koĉi sur la japana insulo Ŝikokuo, la situacio inter la du longjaraj amikoj Taku kaj Jutaka rapide iĝas streĉita, ĉar ama triangulo inter la tri gejunuloj formiĝas. Rikako, kiu unue kondutas arogante kaj nealireble kaj ne sukcesas integriĝi en la klason, iom post iom montriĝas kiel labila junulino kiu suferas de la disiĝo de siaj gepatroj. Malfacilaj situacioj okazas, el kiuj la gejunuloj lernas.

Ĉefaj roluloj

  • Morisaki Taku (杜崎拓 [morisaki taku])
17-jara lernantiĉo en lernejo en Koĉi, la protagonisto de la filmo. Li rakontas la eventoj, kiel li travivis ilin.
  • Muto Rikako (武藤里伽子 [mutō rikako])
17-jara lernantino el Tokio, kiu transloĝiĝis en Ŝikokuon kaj devenas samklasanino de Taku kaj Macuno.
  • Macuno Jutaka (松野豊 [macuno jutaka])
17-jara lernantiĉo en lernejo en Koĉi, la longjara amiko de Taku.
  • Kohama Jumi (小浜祐美 [kohama jumi])
17-jara lernantino en lernejo en Koĉi, nur ŝi sukcesas amikiĝi kun Rikako.

Filmo

La filmo "Umi ga kikoeru" aperis en Japanio en la kanalo "Nihon TV" en 1993, kaj poste en 1993 aperis ankaŭ sur laserdisko (LD) kaj dum multaj jaroj estis konata nur en Japanio. En 2003 tiu filmo aperis en Japanio ankaŭ sur DVD.

Titolo en aliaj lingvoj

lingvo titolo signifo
angla Ocean Waves oceanaj ondoj
franca Je peŭ entendre l'océan mi povas aŭdi la oceanon
hispana Puedo escuchar el mar mi povas auskulti la maron
japana 海がきこえる la maro aŭdeblas
normĉina 海潮之声 (la) voĉo de (la) tajdoj
rusa Здесь слышен океан ĉi tie aŭdeblas la oceano

Libroj