Undués-Pintano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Undués-Pintano
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 1° 3′ U (mapo)42.5369274-1.0462636Koordinatoj: 42° 32′ N, 1° 3′ U (mapo) [+]
Undués-Pintano (Provinco Zaragozo)
Undués-Pintano (Provinco Zaragozo)
DEC
Undués-Pintano
Undués-Pintano
Situo de Undués-Pintano
Undués-Pintano (Hispanio)
Undués-Pintano (Hispanio)
DEC
Undués-Pintano
Undués-Pintano
Situo de Undués-Pintano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Undués-Pintano [+]
vdr


Undués-Pintano estas aragona vilaĝo en la municipo Los Pintanos, de provinco Zaragozo. Ĝi apartenas al juĝa distrikto de Ejea, al la diocezo de Jaca kaj al komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono,

Geografio[redakti | redakti fonton]

Undués-Pintano, estas en pli malalta altitudo ol sia najbaro kaj frato Pintano. Ambaŭ urbetoj konsistigas la municipon de Los Pintanos. En ĝia valo, nomita "Los Pintanos", estas gravaj arkeologiaj restaĵoj, elstarigante la arkeologian ejon "El Solano". [1]

La domaro Undués-Pintano estas je distanco de 175 km de Zaragozo, ĝi situas je alteco de 809 m super la marnivelo kaj en 1999 ĝi enhavis 39 loĝantojn. [2]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Jen sekve la demografia evoluo de Undués-Pintano de la jaro 2000 ĝis 2022: [3]

  • 37 (2000)
  • 38 (2002)
  • 35 (2004)
  • 22 (2006)
  • 20 (2008)
  • 19 (2010)
  • 19 (2012)
  • 21 (2014)
  • 19 (2016)
  • 21 (2018)
  • 20 (2020)
  • 19 (2022)

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1043 la reĝo de Aragono, Ramiro la 1-a, devis rifuĝi en kastelo de la familio Soteras, en Los Pintanos, post sia malvenko kontraŭ la reĝo de Pamplona-Nájera en la batalo de Tafalla. [4]

En 1283 navaraj kaj francaj trupoj elrabis la Valdonsella regionon, lasante en ruinoj la vilaĝojn Espedregales, Noguera, Soteras, Castiello kaj Miranda, kaj tre reduktitaj tiujn de Pintano kaj Undués-Pintano.

Estas menciite en la loĝ-ĉarto, ke la reĝo Petro la 3-a de Aragono donis al "Puigpintano" la 19-a de oktobro 1284. Jen sekve teksta fragmento:

A todos los homines d'Ondues Pintano et Samitier et de Castiello et de Miranda. [5]

La municipoj de Undués Pintano kaj Pintano kuniĝis en ununura municipo en 1963. Du jarojn poste estis aldonita Ruesta, inkluzive de parto de la urba areo, hodiaŭ neloĝata. [6]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Paroĥa preĝejo "San Adrián" (Sankta Adriano): [7] [8] [9]
La preĝejo estas de romanika origino, kaj havas du grandajn flankajn navojn, pli levitan tegmenton kaj sonorilturon ĉe la piedo. La kapo de la templo estas strukturita en tri kanvasoj, apartigitaj per du mallarĝaj murapogiloj, kiuj finiĝas en bevelo antaŭ ol atingi la kornicon. [10]
Ĝi devenas de la unua jardeko de la 12-a jarcento, kvankam ĝi estis peze reformita en la 16-a jarcento. La absido restas kiel romanika atestaĵo kun la fornovolbo kaj bando de kvadratumitaj ĉizitaj ŝtonoj laŭ Jaca stilo. Estas fenestro, elstarigita de kvadratita arko kaj interesaj romanikaj kapiteloj, kiuj tre rememorigas tiujn en la preĝejo de Santiago en Ruesta. La preĝejo ankaŭ enhavas ĉizaĵojn el la 16-a kaj 17-a jarcentoj, retablojn el la 17-a kaj 18-a jarcentoj kaj oran kaj arĝentan laboron el la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Sur la ekstero de la templo ekzistas dekoraciaj elementoj de Jaca influo: bestoj, dancistoj aŭ sirenoj kaj homoj, kiuj povus esti muzikistoj aŭ metiistoj. [11]
  • Ermitejo "Santa Maria Magdalena" (Sankta Maria el Magdala):
Konstruita apud kaverno kaj situanta en la sudokcidento de la municipo Los Pintanos je altitudo de 1.042 metroj, ĝi staras ĉe la plej alta punkto de la montoj, inter la Valdonsella kaj la valo de Los Pintanos. Ĝi estas konstruaĵo kun dikaj masonaĵmuroj kaj eksteraj murapogiloj, en griza ŝtono, kun triumfa duonronda arko kaj forna volbo. La tegmento estas duflanka kaj plifortikigita kun internaj pintaj arkoj faritaj el ŝtono en la 14-a jarcento, kaj denove restrukturita en la 18-a jarcento en la baroka stilo. [12]
  • Domego "Nicuesa":
Ĝi estis konstruita laŭ la alt-aragona stilo, kiu montras heraldikan ŝildon sur sia fasado kaj estas meblita laŭ la stiloj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj.
  • Ponto el Undués Pintano, kun steleo. [13]
  • Crucero de Ruesta (kruco sur kolono):
Ĝi situas en la vilaĝo ĉe la voja aliro al Ruesta, estas klasifikita kiel Aragona Heredaĵo de Kultura Intereso ekde la 22-a de aprilo 1949. [14]
  • Interpreta centro "La Ruta de los Castillos" (Itinero de la kasteloj):
Ĝia enhavo temas pri la mezepoka historia heredaĵo de la ĉirkaŭaj municipoj kaj la graveco de la loĝantaro en la historio de Aragono kaj la regado de Ramiro la 1-a. La centro elmontras, inter aliaj enhavoj, kvar maketojn de la kasteloj Pintano, Roita, Ruesta kaj Navardún kaj modelon de la valo Pintano; soldato kaj diversa materialo de mezepoka armilaro, moneroj, sagpintoj kaj vazoj de la tempo kaj reestigita mezepoka forno. Estas klariga aŭdvida de la enhavo de la muzeo kaj la historio de Ramiro la 1-a. [15]
Ĝi estas ene de tipa aragona domego, kiu enhavas la urbodomon kaj la muzeon "Itinero de la kasteloj". [16] [17]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

La tipa urba komplekso de Undués-Pintano estas vidindaĵo, kiun sendube oni ems rigardadi. [18] Gastejo en Undués-Pintano. [19] [20]

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Pilgrimado al la ermitejo "Santa María de Alguiraré", en la dua tago de Pasko de Pentekosto. [21]
  • Pilgrimado al la ermitejo de Santa María Magdalena, la 3-an de majo.
  • Festoj honore al ilia patronsanktulo "San Ramón Nonato", ĉirkaŭ la fino de aŭgusto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. [4]
  5. [María Luisa Ledesma Rubio: Cartas de población del reino de Aragón en los siglos medievales. Fuentes históricas aragonesas 18. Institución Fernando el Católico, 1991. p 282.]
  6. [5]
  7. [6]
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-02-07. Alirita 2023-02-07.
  9. [7]
  10. [8]
  11. [9]
  12. [10]
  13. [11]
  14. [12]
  15. [13]
  16. [14]
  17. [15]
  18. [16]
  19. [17]
  20. [18]
  21. [19]
  22. [20]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Promenaj vojetoj en Undués-Pintano. [21]
  • Biciklado de Uncastillo al Undués-Pintano. [22]
  • Cirkla vojo tra la naturo ekde Undués-Pintano. [23]