Unión do Povo Galego

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unión do Povo Galego (esperante Unuiĝo de la Galega Popolo), UPG, estas galega politika partio, el galeg-naciisma kaj komunisma ideologio. Ĝi mem difiniĝas kiel "patriotisma kaj komunisma, ĉar ĝi luktas por la nacia liberiĝo" (laŭ la artikolo 1 de ĝia Statuto). La partio publikigas la revuon Terra e Tempo kaj ĝia prezidanto estas Bautista Goyel Álvarez Domínguez. Nuntempe ĝi havas 1.300 partianojn. La junulara branĉo de la partio nomiĝas "Unión da Mocidade Galega" (Unuiĝo de la Galega Junularo) kiu fondiĝis en la jaro 1977.

La partio estis fondita en 1964, kun la celo atingi la sendependecon de Galegio kaj ĝian transformiĝon en socialisma ŝtato. Ĝi promociis la kreadon de naciismaj frontoj kiel la Asemblea Nacional-Popular Galega, la Consello de Forzas Políticas Galegas kaj la Galega Naciisma Bloko.