Unión do Povo Galego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuiĝo de la Galega Popolo
Unión do Povo Galego
Emblemo de Unuiĝo de la Galega Popolo
partio
Lando  Hispanio
Estro Néstor Rego
Fondiĝo En novembro 1963
Ĉefa sidejo Av. de Lugo, 219 -1º
15703 Santiago-de-Kompostelo
Ideologio Marksismo-leninismo
Galega naciismo
Galega sendependismo
Internacia aliĝo en Eŭropa Unio: Eŭropa Libera Alianco
Ĵurnalo Terra e Tempo
Junulara organizaĵo Unión da Mocidade Galega
Retejo www.upg.gal
vdr

La Unión do Povo Galego (esperante Unuiĝo de la Galega Popolo), UPG, estas galega politika partio, el galeg-naciisma kaj komunisma ideologio. Ĝi mem difiniĝas kiel "patriotisma kaj komunisma, ĉar ĝi luktas por la nacia liberiĝo" (laŭ la artikolo 1 de ĝia Statuto). La partio publikigas la revuon Terra e Tempo (Tero kaj Tempo) kaj ĝia ĝenerala sekretario estas Néstor Rego. Nuntempe ĝi havas 1 300 partianojn. La junulara branĉo de la partio nomiĝas Unión da Mocidade Galega (Unuiĝo de la Galega Junularo) kiu fondiĝis en la jaro 1977.

La partio estis fondita en 1963 de Xosé Luis Méndez-Ferrín, Celso Emilio Ferreiro kaj aliaj galegaj intelektuloj, kun la celo atingi la sendependecon de Galegio kaj ĝian transformiĝon en socialisma ŝtato. Ĝi promociis la kreadon de naciismaj frontoj kiel la Asemblea Nacional-Popular Galega, la Consello de Forzas Políticas Galegas kaj la Galega Naciisma Bloko.