Universala Seria Buso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la konekto de aparatoj. Por informoj pri la aliaj signifoj de USB, vidu la artikolon USB (apartigilo).
Universala Seria Buso
protocol suite • normo pri aparatara interfaco • de facto standard vd
Dum 1996 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo serial port
Partoprenanta USB 1.0 • USB 1.1 • USB 2.0 • USB 3.0 • USB 3.1 • USB 3.2 • USB 3 Gen 2x1 • USB 3.2 Gen 2x2 • USB4 vd
TTT Oficiala retejo
vdr
USB tipo A

USB (mallongigo de Universala Seria Buso, el la angla Universal Serial Bus) estas normigata de USB IF. Interfaco USB permesas konekti al komputilo ĝis 127 flankaparatojn. Transdono de datenoj povas esti sinkrona kaj malsinkrona. Konektataj aparatoj subtenas funkcion Plug&Play. La buso permesas «varman» al-for-konektadon (sen malŝalto de komputilo) kaj tujan aŭtomatan sindeĉifron por konektanta aparato. USB permesas elektronutron de konektitaj aparatoj (+5 V, 500 mA, 2,5 W). Regantaj aparatoj (ekz komputiloj) estas A-aparatoj, regataj - estas B-aparatoj. Normo USB havas du variantojn:

  • USB 1.1 havas du manierojn de funkcio (reĝimojn) - full-speed (plenrapida) kun rapideco 12 Mb en sekundo, kaj low-speed (malaltrapida) 1,5 Mb en sekundo.
  • USB 2.0 480 Mb en sekundo. Normo USB 2.0 plene inkludas normon USB 1.1 kaj havas aldonajn funkciojn. USB On-The-Go ebligas konekti flankaparatojn ne nur al regantaj aparatoj A-B, sed ankaŭ egalajn aparatojn B-B (ekz. ciferecan fotilon al fotoprintilo). Por realigi la funkcion estas normigitaj aparatoj AB. Tiaj aparatoj estas fiksitaj en ĉefmemoro de konektebla aparataro.

Por certigi ĝustan konekton estas uzataj nekongruaj ŝtopoparoj: al A-aparato eblas konekti nur A-ŝtopilon ktp. Maksimuma longeco por kablo povas atingi 3 m por USB 1.1 kaj 5 m por USB 2.0. USB funkcias laŭ principo gvidanto-gvidato male de FireWire (IEEE 1394). Lasta etapo de evoluo de USB estas Wireless USB – normo de sendrata transdono de datumo havas rapidecon 400 Mb/s je distanco 10 m.

USB 3.0, 3.1 kaj -C[redakti | redakti fonton]

La USB 3.0 estis prezentita en novembro 2008. Ĝia rapideco estas ĝis 5 Gbit/s (625 MB/s), kiu estas pli ol 10-obla kompare al USB 2.0 (480 Mbit/s, aŭ 60 MB/s). En 2014 prezentiĝis USB 3.1, ankoraŭ iom pli rapida, kaj nova USB-konektilo nomata USB-C, kun la specifaĵo ke ĝi estas ĉiflanke simetria, do eblas iel ajn enmeti ĝin en la USB-kontaktingon ekzemple de poŝtelefono.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • USB 1.0: Novembro 1995, dume Apple adoptis Firewire-n.
  • USB 1.1: 15 Januaro 1996.
  • USB 2.0: 2002.
  • Linukso subtenas USB ek de versio 2.2.18, kaj USB 2.0 ek de 2.4.20.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]