Universala Vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Universala Vortaro (UV) de Esperanto estas parto de la Fundamento de Esperanto kiu konsistas ĉefe el vortlisto de Esperantaj radikoj kun tradukoj en la franca, angla, germana, rusa kaj pola laŭ la modelo "esper' espérer | hope | hoffen | надѣяться | spodziewać się".

Ekesto kaj statuso

La UV estis unue eldonita de Zamenhof en 1894 en Varsovio. Laŭ la propono de Zamenhof la partoprenantoj de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905 per la t.n. Bulonja Deklaracio akceptis ĝin kiel parton de la Fundamento de Esperanto, tiel ke ĝi fariĝis "netuŝebla" (§ 4.3 de la Deklaracio: "La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo estas la verketo “Fundamento de Esperanto”, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.").

Enhavo

Ĝi entenas krom la 900 vortojn de la Unua Libro (1887), 1740 novajn radikvortojn troviĝantajn en la ĝis tiam aperintaj verkoj, artikoloj kaj tradukoj en Esperanto. Ĉiu gramatika finiĝo kaj afikso ludas en ĝi rolon de memstara vorto.

Krome enestas jena mallonga enkonduko al la Universala Vortaro:

Citaĵo
 Ĉion, kio estas skribita en la lingvo internacia Esperanto, oni povas kompreni kun helpo de tiu ĉi vortaro. Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto « frat'in'o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte. 

Problemoj de interpretado

La strukturo de la UV, estanta seslingva vortlisto (Esperanto plus kvin etnaj lingvoj), kaŭzas diversajn teoriajn kaj en kelkaj okazoj ankaŭ praktikajn problemojn, kiel ĝuste interpreti la signifon de la "vortoj" (radikoj). La plej gravaj estas la sekvaj. Ili kaj ankoraŭ pluraj aliaj ĝis hodiaŭ apenaŭ estas science sisteme kaj kohere traktitaj.

Kiel interpreti nekongruajn signifojn de la traduk-lingvoj?

Ne ĉe ĉiuj vortoj la donitaj tradukoj estas samsignifaj, kiel montras la ekzemplo de "ofend' offenser | offend | beleidigen | обижать | obraźać, krzywdzić". Dum en la germana oni povas ofendi nur sentojn aŭ personojn, en la franca oni povas ofendi ankaŭ leĝon aŭ regulon. Ĉu do pravas la Plena Vortaro de 1930, kiu registras la signifon "ofendi leĝon" laŭ la franca traduko aŭ ĉu pravas la Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970, kiu forstrekis tiun signifon kaj sekvas la uzon en la germana? Ĉu la signifo "ofendi leĝon" do estas laŭfundamenta kaj pro tio netuŝebla aŭ ne? Regulon, kiel ĝuste interpreti la seslingvan vortliston, nek la Universala Vortaro, nek la aliaj partoj de la Fundamento enhavas.

Kiel difini la vort-karakteron?

Simila demando estas, kiel oni deduktas la karakteron de vorto kiel substantivo, verbo, adjektivo ktp. el la tradukoj francaj, anglaj, germanaj, rusaj kaj polaj. Ekzistas kelkaj ekzemploj, kie la traduk-lingvoj ne kongruas inter si. Tion montras la fakto, ke la Akademio en la pasinteco ŝanĝis la oficialan vort-karakteron de kelkaj vortoj.

Ĉu la semantiko de vorto unu fojon por ĉiam estas fiksita?

La Universala Vortaro estas historia teksto el la jaro 1894. Intertempe kaj Esperanto kaj la traduk-lingvoj (parte forte) ŝanĝiĝis, kelkaj vortoj eksmodiĝis aŭ alprenis aliajn signifojn. Tiel ekzemple "lamp' lampe | lamp | Lampe | лампа | lampa" en 1894 laŭ la samepoka difin-votaro de Kabe de 1911 signifis "vazo kun meĉo kaj bruligebla fluidaĵo, por lumigi", dum laŭ PIV de 2002/2005 ĝi (ankaŭ kaj pli ĝenerale) estas "vitra ujo, entenanta lumfonton". Ĉu nur la historia signifo de petrol-lampo estas "netuŝebla" aŭ ĉu ankaŭ la hodiaŭa signifo de elektra lampo?

Kiel interpreti malĝustajn tradukojn?

Jam Zamenhof atentigis, ke precipe inter la anglaj tradukoj estas kelkaj eraroj, tamen sen precize klarigi, pri kiuj vortoj li parolas.

Eksteraj ligiloj

La Universala Vortaro en la retejo de la Akademio de Esperanto.


Vidu ankaŭ