Universitato Stanford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hoover Tower
Fondita: 1891
Loko: Stanford (Kalifornio)
Tereno: 32 km²
studentaro: 13.800

Universitato Stanford estas privata universitato en Kalifornio. Ĝia oficiala nomo estas Leland Stanford Junior University, ĉar ĝi estis fondita memore al Leland Stanford junior, kiu mortis kiel junulo, de liaj gepatroj, Leland Stanford kaj Jane Stanford.

La blazono de la universitato montras germanlingve la devizon "Die Luft der Freiheit weht" ("la vento de libereco blovas"), kiu estas citaĵo el Ulrich von Hutten. La elekto de la lingvo indikas al la tempo fine de la 19-a jarcento, kiam la germana lingvo estis progresanta sur multaj sciencaj terenoj, anstataŭante la latinan.

La tereno de la universitato antaŭe estis ĉevalbreda bieno. En filioj de la universitato oni ankoraŭ nun diras "la bieno" (angle the farm), kiam oni celas la centron.

Deksep nobelpremiuloj laboris en aŭ devenis de universitato Stanford.

En 1971 Philip Zimbardo en Universitato Stanford aranĝis psikologian eksperimenton, en kiu li esploris la konduton de homoj en la roloj de malliberigitoj kaj de iliaj gardistoj. Tiu eksperimento proponas klarigon pri okazoj de perforto en realaj malliberejoj.