Universitato de Amsterdamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵoj de la Universitato de Amsterdamo.

La Universiteit van Amsterdam (UvA) (Universitato de Amsterdamo) estas unu el la du universitatoj kiu havas sidejon en Amsterdamo, la ĉefurbo de Nederlando. La alia estas la Vrije Universiteit Amsterdam (VU) (Libera Universitato Amsterdamo) .

Kun buĝeto de 600 milionoj, pli ol 30 000 gestudentoj kaj proksimume 5 000 stabanoj, la UvA estas unu el la ĉefuniversitatoj de Eŭropo. La universitato havas fortan internacian programon kaj ofertas pli ol 85 magistroprogramojn en la angla lingvo, kaj ankaŭ nombron da nederlandaj kaj anglaj kursoj kaj Esperanto kurso.

Fakultatoj

La universitato havis en 2007 la sekvajn fakultatojn:

  • Fakultato por Geesteswetenschappen (mensaj sciencoj)
  • Fakultato por Rechtsgeleerdheid (juroscienco)
  • Fakultato por Geneeskunde (medicino)
  • Fakultato por Tandheelkunde (dentokuracado)
  • Fakultato por Natuurwetenschappen, Wiskunde en Informatica (natuursciencoj, matematiko kaj informadiko)
  • Fakultato por Economie en Bedrijfskunde (ekonomio kaj entreprena administrado)
  • Fakultato por Maatschappelijke- en Gedragswetenschappen (sociala- kaj kondutasciencoj)

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ