Unu kordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Unu kordo (mall.: u. c., laŭ la itala "una corda") estas teknika ludinstrukcio por la piano, kiu postulas piedpuŝi la maldekstran pedalon, per kiu oni povas generi pli mallaŭtajn tonojn per mekanika poziciŝanĝo de teknikaĵoj (vd. ankaŭ dinamiko (muziko)). La ludinstrukcio tri kordoj (Abk.: t. c.) postulas la maltenadon de la pedalo.

La mekanika ŝanĝiĝo, kiu sekvas la piedpuŝadon de la maldekstra pedalo ĉe pianego, kaŭzas la nocion unu kordo.

Unukordopedalo ĉe pianego[redakti | redakti fonton]

Ĉe pianego la maldekstra pedalo movas la mekanikon kune kun klavaro kaj marteloj kelkajn milimetrojn dekstren. Tio ĉi kaŭzas, ke la marteloj ekfrapas de la kordoj en la diskanta kaj meza pozicioj anstataŭ tri nur ankoraŭ du, en la meza baspozicio ankoraŭ nur unu kordon. Tiu ĉi mekanika ŝanĝo reduktas la sonoplenon pro la malpli granda kordonombro ekfrapata, kio generas pli mallaŭtan tonon. Krome je la forŝovado pli molaj lokoj de la martelkapa felto trafas sur la kordojn. Tio faras pli mallaŭtaj kaj molaj la tonojn ankaŭ en la kontrabaspoziciokiu estas unukorde prikordigita. Ĉar agado per maldekstra pedalo de pianego ankaŭ forŝovas la klavojn, oni nomas tion ĉi ankaŭ forŝovado anstataŭ unu corda. (Pro la enkonduko de trikorda prikordigo ekde la mezpozicio oni devus pli precize diri du kordoj, unu kordo. Pli frue ĉiuj marteloj agis sur du kordoj, pro tio la nocio unu kordo.).

Unukordopedalo ĉe pianeto[redakti | redakti fonton]

Ĉe pianeto la piedpuŝado de la maldekstra pedalo kondukas la marteloj entute pli proksimen al la kordoj, kio mallongigas ties akcelovojon. Unu kordo do ankaŭ por pianeto estas nocio, sed ĝi ne tradukatas teknike en la vortosenco.

Ludsentado kaj sonkoloro[redakti | redakti fonton]

Dum kiam la mekaniko je la agado per maldekstra pedalo je pianego sentiĝas neŝanĝita, la pianetomekaniko fariĝas pli facilira kaj malpreciza, ĉar dum la unua parto de la klaviro ne okazas fortotransmisio. Krome je la pianego ŝanĝiĝas la sonkoloro pro la forŝovado de la martelkapoj kaj la resonanco de la ne rekte frapitaj kordoj, kiu ne estas kazo je pianeto.