Urbestra baloto de 2013 en Moskvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La antaŭtempa baloto de la urbestro okazis en Moskvo la 8-an de septembro 2013 samtempe kun balotoj de la estroj de kelkaj aliaj regionoj. Laŭ stato por la 1-a de julio 2013, en Moskvo ekzistis proksimume 7,2 milionoj da elektantoj. Oficiale en la listojn estis enmetitaj 7250879 elektantoj[1].

Komence de junio 2013 la urbestro Sergej Sobjanin decidis eksiĝi kaj poste partopreni la antaŭtempan baloton de urbestro. Li restis sur la posteno de urbestro (kiel portempa plenumanto) ĝis la enposteniĝo de la urbestro elektota en septembro.

Regularo[redakti | redakti fonton]

Kandidatiĝo kaj preparo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la leĝo, urbestro de Moskvo rajtas esti civitano de Rusia Federacio be malpli ol 30-jaraĝa, ne posedanta ekstarlandan ŝtatanecon. Oni povas kantidatiĝi de politikaj partioj aŭ memstare (se ili anticipe kolektis 1% de elektantoj vivantaj en Moskvo).

Ĉiuj kandidatoj devas superi t.n. "municipan filtrilon", anticipe ricevinte subtenon de 6% el ĉiuj municipaj deputitoj aŭ elektitaj estroj de municopaj unuoj (iome pli ol cent subskriboj, ĉiu povas subteni nur unu kandidaton). Krome, la subskriboj devas esti kolektitaj el ne malpli ol 3/4 de municipaj unuoj.[2]

Ĉiuj kandidatoj publikigas siajn programojn kaj pasigas sianantaŭbalotan agitadon. Unu tagon antaŭ la balot-tago ĉiu politika agitado estas malpermesita ("tago de silento").

Balotado[redakti | redakti fonton]

Urbestron oni konsideras elektita, se ri akceptis pli ol 50 procentojn de voĉoj. Pro tio la balotado povas havi unu aŭ du raŭndojn; la duan oni pasigas en kazo se la urbestro ne elektiĝis dum la unua, tiam ĝin partoprenas du kandidatoj kiuj akceptis plej multe da voĉoj.

Kandidatoj[redakti | redakti fonton]

Entute en la balotkomisionon estis prezentitaj 41 petskriboj. El ili 13 prezentis poste bezonatajn dokumentojn. Post sufiĉe malfacila proceduro de registrado (bezonis kolekti subskribojn de municipaj deputitoj ktp.) finfine ekpovis partopreni kiel kandidatoj 6 personoj.

Kandidatoj, kiuj partoprenas la balotojn (1-a raŭndo):

Kandidato Foto Subjekto proponinta la kandidaton Okupoj de la kandidato
Degtjarjov Miĥail
Михаил Дегтярёв.jpg
LDPR (partio) Deputito de la Ŝtata Dumao de Rusio, membro de la Supra Konsilantaro de LDPR
Leviĉev Nikolaj
Nikolay Levichev IF 09-2013.jpg
"Justa Rusio" (partio) Deputito de la Ŝtata Dumao de Rusio, prezidanto de la partio "Justa Rusio"
Melnikov Ivan
Ivan Melnikov 11 September 2010.jpg
KPRF (partio) Deputito de la Ŝtata Dumao de Rusio, membro de la gvidantaro de KPRF
Mitroĥin Sergej
Mitrokhin.jpg
Jabloko (partio) Prezidanto de la partio "Jabloko"
Navalnij Aleksej
Alexey Navalny at Moscow rally 2013-06-12 1.JPG
Senpartia, proponita de la organizo PARNAS Advokato, kreinto de la t.n. "Fonduso por luktado kontraŭ korupteco"
Sobjanin Sergej
Sergey Sobyanin 2010-10-15.jpg
Memstare, membro de la partio "Unueca Rusio" Estinta urbestro de Moskvo kaj portempe laboranta kiel urbestro, unu el la gvidantoj de "Unueca Rusio"

Voĉdonado kaj ĝiaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

La balotejoj funkciis ekde 8.00 ĝis 20.00. Oficialaj rezultoj de la baloto estis deklaritaj de Moskva balotkomisiono la 9-an de septembro matene. Ĝenerale venis 32,07% de elektantoj, la apero konsideratas malalta (al la lastaj balotoj en 2003 venis preskaŭ 58%).

Oficialaj rezultoj[1]:

Varianto  % Kvanto de voĉdonintoj (proksimume) Rimarkoj
Sobjanin 51,37 1193 mil elektita post la unua raŭndo
Navalnij 27,24 633 mil
Melnikov 10,69 248 mil
Mitroĥin 3,51 81 mil
Degtjarjov 2,86 67 mil
Leviĉev 2,79 65 mil
Nevalidaj bultenoj 1,53 36 mil

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La voĉdonado estas kritikata, plejparte de la flanko de la dua kandidato (Navalinij), pro eblaj falsigoj kiuj donis eblecon al Sobjanin venki post la unua raŭndo. Por tio oni nomas nelaŭtempan deklaron pri la kvanto da venintaj elektantoj, plimultigo de voĉdonado hejme kaj aliajn kialojn.

La 9-an de septembro stabejo de Sobjanin rezignis de la pridiskutado kun Sobjanin[3]. Vespere de la sama tago en Moskvo sur la placo Bolotnaja subtenantoj de Navalnij pasigis mitingon kun postulo de la dua raŭndo; Navalnij deklaris ke en Rusio naskiĝis "nova opozicio".

Maldekstra movado en Moskvo parte subtenis la ideon pri bojkoto de la balotado. Laŭ tiu ideo, la balotoj estas malhonestaj jam pro iliaj reguloj de kandidatiĝo. Al la bojkoto alvokis, inter alie, Sergej Udalcov[4]. La 2-an de septembro 2013 en Moskvo pasis mitingo de maldekstruloj kun slogano "kontraŭ Putin kaj Navalnij" (ruse "Против Путина и Навального"). Tiu ĉi strategio ŝajnas vera pro malalta apero dum la balotado[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]