Politiko de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Politika sistemo de Rusio difiniĝas per Konstitucio[1] de Rusio akceptita la 12-an de decembro 1993. Laŭ la Konstitucio, Rusio (Rusia Federacio) estas federacia demokratia respubliko. Rusio estas konsiderata kiel prezidenta-parlamenta respubliko.

Bazaj principoj (laŭ Konstitucio de Rusio)[redakti | redakti fonton]

  • Homaj rajtoj kaj liberoj estas la plej alta valoro (art.2).
  • La multnacia popolo de Rusio estas la sola fonto de potenco. Ĝi regas rekte kaj per organoj de la ŝtata kaj municipa administrado. La plej alta esprimo de la popola regado estas liberaj balotoj kaj popola referendumo (art.3).
  • Rusio estas socia ŝtato: ĝia politiko faras kondiĉojn por bona vivo kaj libera evoluado de civitanoj (art.7).
  • La ŝtata potenco en Rusio estas dividita je leĝdona, plenuma kaj juĝista (art.10).
  • En Rusio estas agnoskitja ideologia diverseco kaj multpartia sistemo (art.13).
  • Rusio estas laika ŝtato: neniu religio povas esti difinita kiel ŝtata aŭ deviga, ĉiuj religiaj organizoj estas egalaj (art.14).
  • Civitanoj de Rusio rajtas kolektiĝi pace kaj organizi kunvenojn, mitingojn kaj demonstraciojn, marŝadojn kaj pikedojn (art.31).

Federacia strukturo de Rusio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Rusio.

Prezidanto de Rusio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prezidanto de Rusio.

La Prezidanto[2] estas ŝtatestro de Rusio kaj gvidas la enan kaj eksteran politikon de Rusio. Li elektiĝas por ses jaroj kaj loĝas en Kremlo. La Prezidanto estas garantiulo de la Konstitucio kaj ĉefgvidanto de la Rusia armeo.

Prezidantoj de Rusio:

Nomo, Familinomo Periodo de prezidanteco
Boris Jelcin 1991 - 1999
Vladimir Putin 2000 - 2008, 2012 - nuntempe
Dmitrij Medvedev 2008-2012

Leĝdona povo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Federacia Asembleo de Rusio.

Leĝdona ŝtata organo (parlamento) en Rusio estas Federacia Asembleo[3] konsistanta el du ĉambroj: Federacia Konsilio de Rusio[4] kaj Ŝtata Dumao de Rusio[5].

Plenuma povo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Registaro de Rusio.

Plenuma povo en Rusio estas reprezentata de la Registaro[6] kiu konsistas el Prezidanto de la Registaro, liaj anstataŭantoj kaj federaciaj ministroj.

Juĝista povo[redakti | redakti fonton]

Juĝista povo en Rusio estas reprezentata de juĝistaroj[7].

La Konstitucia Tribunalo de la Rusia Federacio (en rusa: Конституционный Суд Российской Федерации) estas unu el la tri federaciaj tribunaloj konsiderata en la Konstitucio de 1993 kiel la rekta heredanto de la suprema tribunalo instituciita en la jaro 1991 fare de la Kongreso de la Deputitoj de la Popolo de Rusio. Ĝi okupiĝas pri la interpretado de la alta ĉarto, kaj estas la plej grava el ties atribuoj solvi laŭ la Konstitucio de la Federacio pri la konstitucieco de la tekstoj aperigitaj de la diversaj organoj de la ŝtato, kvankam ĝi rajtas ankaŭ interveni en konfliktoj de kompetencoj.

Internaciaj ligoj[redakti | redakti fonton]

Rusio membras en la Unuiĝintaj Nacioj ekde 1945.

Politikaj partioj en Rusio[redakti | redakti fonton]

Nuntempe en Rusio ekzistas multaj oficiale registritaj politikaj partioj[8]. Kelkaj el ili ne estas vaste konataj. Samtempe nun estas diversaj aliaj nerigistritaj partioj.

La baslotojn de deputitoj de la Ŝtata Dumao 4-an de decembro 2011 partoprenis jenaj partioj: "Justa Rusio" (ruse "Справедливая Россия"), "Liberal-Demokratia partio de Rusio" (ruse ЛДПР), "Patriotoj de Rusio" (ruse "Патриоты России"), "Komunista partio de Rusia federacio" (ruse КПРФ), "Jabloko" (ruse "Яблоко") ('pomo'), "Unueca Rusio" (ruse "Единая Россия"), "Dekstra afero" (ruse "Правое дело"). Venkis la partio "Unueca Rusio", kio kaŭzis amasajn protestojn de la opozicio pro malhonestaj balotoj.

"Unueca Rusio" estas reganta partio aganta sub gvido de la Prezidanto de Rusio Vladimir Putin (li mem ne estas membro de la partio).

Politika opozicio en Rusio[redakti | redakti fonton]

En Rusio estas tre multe da parlamentaj kaj neparlamentaj partioj kaj movadoj kiujn oni kutime konsideras kiel opozicio. Eszistas dekstra opozicio (naciista) kaj maldekstra opozicio (anarkiistaj, socialistaj movadoj); estas forta movado de liberaluloj. En 2011-2013 preskaŭ tuta neparlamenta opozicio kelkfoje organizadis komunajn amasajn mitingojn kaj manifestaciojn kontraŭ la nuna ŝtata reĝimo, por eksigado de la prezidento kaj por honestaj balotoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]