Usona revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deklaro de Sendependenco de Usono

La Usona militoUsona revolucio estis la politika renversiĝo dum la lasta duono de la 18-a jarcento en kiu dek tri kolonioj en Nordameriko kuniĝis por liberiĝi disde la Brita Imperio, por disigi Usonon el Britio. Ili unue malakceptis la aŭtoritaton de la Parlamento de Britio, kiu regis ilin transoceane sen reprezentantaro, kaj forpelis ĉiujn reĝajn oficialulojn. Antaŭ 1774 ĉiu kolonio establis Provincan Kongreson, aŭ ekvivalentan registaran institucion, kaj formis individuajn aŭtonomiajn ŝtatojn. La britoj respondis per sendado de bataltrupoj por reinstali rektan regadon. Per reprezentantoj senditaj en 1775 al la Dua Kontinenta Kongreso, la novaj ŝtatoj interligiĝis kune komence por defendi la respektivan mem-administradon kaj administri la armatan konflikton kontraŭ la britoj konataj kiel la Usona Milito de Sendependeco. Finfine, la ŝtatoj kolektive determinis ke la brita monarkio, kiu tiranece agis, ne plu povus legitime postuli ilian fidelecon. Ili tiam interrompis ligojn kun la Brita Imperio en julio 1776, kiam la Kongreso eldonis la Usonan Deklaron de Sendependeco, malaprobante la monarkion nome de la nova suverena nacio. La milito finiĝis kun efika usona venko en oktobro 1781, sekvata de formala brita rezigno de kelkaj postuloj de Usono per la Paco de Parizo en 1783.

La Usona Revolucio estis la rezulto de serio de sociaj, politikaj, kaj intelektaj transformoj en la frua usona socio kaj registaro, kolektive referita kiel Usona Klerismo. Usonanoj malaprobis la oligarkion de la aristokrata Eŭropo de tiu epoko, pledante anstataŭe la evoluon de respublikanismo bazita sur la klerisma kompreno de liberalismo. Inter la signifaj rezultoj de la revolucio estis la kreado de elektita demokratio laŭ volo de la homoj. Tamen, akraj politikaj debatoj erupciis pri la konvena nivelo de demokratio dezirinda en la nova registaro.

Multaj fundamentaj temoj pri nacia administrado estis aranĝitaj per la ratifiko de la Usona Konstitucio en 1788, kiu anstataŭigis la relative pli malfortan unuan provon je nacia registaro adoptita en 1781. Kontraste al la loza konfederacio, la konstitucio establis fortan asociitan registaron. La usona ŝanĝiĝo al liberala respublikanismo, kaj la iom post iom kreskanta demokratio, kaŭzis renversiĝon de tradicia socia hierarkio kaj naskis la etikon kiu formis kernon de politikaj valoroj en Usono.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda