Uvs Nuur
Uvs | ||
---|---|---|
salakva lago • biosfera rezervejo | ||
Situo | Mongolio, malgranda parto en la pli norda respubliko Tuvio de la Rusia Federacio | |
Ĉefaj fontoj | rivero Tes kaj aliaj | |
Ĉefaj elfluoj | neniu | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 50° 18′ 0″ N, 92° 42′ 0″ O (mapo)50.392.7Koordinatoj: 50° 18′ 0″ N, 92° 42′ 0″ O (mapo) | |
Surfaca areo | 3350 km² | |
La senforfluiga lago Uvs - mongole Увс нуур; tuve Успа-Хөл - troviĝas en la pleja nordokcidento de Mongolio, kun malgranda parto, la nordokcidenta lagolango, en la pli norda respubliko Tuvio de la Rusia Federacio. Ĝi estas salakva lago, kovras areon de 3350 kvadrataj kilometroj kaj sekve estas la plej granda lago de la lando. Precipa enfluo estas la rivero Tes, sed ankaŭ aliaj riveroj; elfluo ne ekzistas.
La lago atingas maksimuman profundon 15 metroj. Ĝi situas en la Baseno Lago Uvs, kiu havas la areon de 70 000 km². La teritorio de la lago kaj ties borda pejzaĝo estas en la listo de naturaj mondaj heredaĵoj de Unesko.