Uzanto-Diskuto:Ĉiuĵaŭde/septembro 2012

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen diskutoj de Ĉiuĵaŭde je septembro 2012

En la kunteksto tute nekompreneble komento[redakti fonton]

 

Citaĵo
 Ni ne pli rajtas subskribi en informkestoj de artikoloj. 
— Ĉiuĵaŭde

-- PEJNO Simono Diskuto  20:29, 1 Sep. 2012 (UTC)

Bonvolu helpi - agado de Pejno[redakti fonton]

  • Sal, Ĉiuĵaŭde! Vi ŝajne bone interrilatas kun Pejno. Ĉu vi bonvolus iom priparoli kun li lian kondutadon al aliaj vikipediistoj? Li ŝajne ne kapablas konfesi propran eraron (eĉ post plurfojaj atentigoj) sed bonege li kapablas plendi pri "eraroj" (aŭ aliaj aferoj nekonformaj al li) de aliuloj. Li estas tre aktiva sed lia valoro rapide malkreskas dum kreskas lia koleremo kaj incitemo... Nun li eĉ minacis al mi per forbaro... Bonvolu helpi Ĉiuĵaŭde, vi estas unu el la lastaj esperoj! Mi pensas ke se Pejno simile kondutos ankaŭ fruestontece li havos multajn malamikojn ĉi tie - la etoso estos tre maltaŭga por laboro... Bonvolu helpi se vi povas! --KuboF (diskuto) 21:09, 1 Sep. 2012 (UTC)

Pensu antaŭ ol skribi[redakti fonton]

 Kara, Vikipedia paĝo, kiu mem entenas referencojn, povas servi kiel nerekta referenco. Fakte per ĉiu ajn traduko el alilingva Vikipedio ni referencas al alia Vikipedio, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  15:55, 2 Sep. 2012 (UTC)

Le Lutrin[redakti fonton]

 Eble vi malsekretu al mi, kiel oni elparolu el l' ĥorejo. Ĉu eble vi celis al Klingonoj? Nur la apliko de apostrofo post la litero l ne aŭtomate transformas ion en poezion. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  14:07, 3 Sep. 2012 (UTC)

 Sed kial, je ducerba diplodoko, mi plibonigu prozan tradukon de poemo? Mi jam liveris la versforman tradukon. -- PEJNO Simono Diskuto  14:25, 3 Sep. 2012 (UTC)
 Incitigi? Inciti? Ĉiuokaze, mi tute ne plu bezonas tradukon, mia poezia traduko estas jam delonge preta. Aldone, el l'ĥorejo estas prononce Volapukaĵo unuaranga kaj vere neniel ajn rilatas al Esperanta versarto. Se vi volas vidi, kiel aspektu Esperanta poezio, jen bela spritaĵo por vi: Parnasa Gvidlibro#Reklamo. -- PEJNO Simono Diskuto  14:47, 3 Sep. 2012 (UTC)

 Kara Ĉiuĵaŭde. Mi simple ne komprenas, kial vi faras tiaĵon. Viaj rezultoj parte ne plu rimiĝas kaj ne plu havas akcepteblan ritmon. Ŝajnas, ke vi simple ne komprenas, kio estas poezio. Vi iel ajn plene miskompenas la taskon traduki poemojn kaj eble aldone miskomprenas, kiel poemo entute aspektu.

Tion vere tre dece jam Arno klopodis klarigi al vi. Do vi ne plibonigis ion, vi malplibonigis ĝin. Do mi petas al vi nun mem restarigi mian lastan version. -- PEJNO Simono Diskuto  18:04, 3 Sep. 2012 (UTC)

 Kaj cetere, mi ne subskribis la artikolon, mi subskribis la mesaĝkeston. Subtila diferenco. Mi respondecas pri la prapreno el la aliaj Vikioj. -- PEJNO Simono Diskuto  18:12, 3 Sep. 2012 (UTC)

Kiun konflikton?[redakti fonton]

 Mi ne sciis, ke ni havas iun ajn konflikton? Pri kio vi parolas? -- PEJNO Simono Diskuto  18:26, 3 Sep. 2012 (UTC)

 Ne, tute ne. Vi ĝis nun ne liveris iun ajn poezian tradukon. Do ne estas iu ajn konflikto. Aŭ ĉu vi vere kredas, ke viaj prozaj tradukoj konsistigas poezian tradukon? Se jes, kio vere senfine mirigus min, fakte mi tute ne povas kredi tion, mi konsilas al vi rigardi, kiel aliaj aŭtoroj tradukas poezion — ekz. Zamenhofo mem, aŭ Auld, aŭ Kalocsay, aŭ iu ajn. Estas granda stoko de tradukita poezio en Esperanto, parte eĉ vere bonega. -- PEJNO Simono Diskuto  18:38, 3 Sep. 2012 (UTC)
 Kio estas nun? Tio vere interesas min. Ĉu vi vere kredis esti skribinta poezion? -- PEJNO Simono Diskuto  18:57, 3 Sep. 2012 (UTC)
 De via silento mi iel supozas, ke vi fakte kredis tion, ĉu? Ho ve! Vi lasas min senkonsila. -- PEJNO Simono Diskuto  19:12, 3 Sep. 2012 (UTC)

Mi me scias: Tiu ejo : [1] donas ion, kiu sonas kiel " "Junetid Neŝens" (aŭ Neŝenz). Mi opinias, ke povas esti pluraj transliteradoj de ĉi-tiu sono. Ni kontentiĝu per "Unuiĝintaj Nacioj". --Jean-François Clet (diskuto) 17:18, 4 Sep. 2012 (UTC)

Via teksto[redakti fonton]

 Ĉiuĵaŭde, tio ne estas poemo. Temas simple pri bela teksto. Ĝi estas pro tio ne poemo, ĉar ĝi havas nek rimon nek ritmon. Alivorte ĝi ne estas skandebla laŭ piedoj.

Fakte vi tiel sintenas, kvazaŭ vi tute ne scius, kio estas poemo. Sed ankaŭ dekdujaraĝe oni ja jam sciu tion. Do mi simple ne komprenas vin. -- PEJNO Simono Diskuto  18:22, 4 Sep. 2012 (UTC)

 Kiel mi diris, ĝi nek rimiĝas nek estas iel skandebla. Ĝi tute ne havas strukturon. Kaj mia kapablo prononci la Francan certe sufiĉas por ekkoni tion. Do mi klopodu skandi:
Traduire et la poésie
Neskandebla!
 

J'aime traduire/
les poèmes/Pour séduire./
Quand je les traduis,/
je séduis/
et Je n'oublis/
point de/??? démontrer/ À mes lecteurs/
leur/???
désir/
de Découvrir/
le plaisir/
de la Poésie./
La poésie,/ c'est rire,/
Pleurer,/
la colère,/
le désert/
et Les geysers./
La poésie,/ c'est Pour leurrer./

Plena ĥaoso. Mi ne ekkonas iun ajn strukturon. Aŭ eble diru al mi, kiun metrikon vi celas. Do kiel vi mem skandus vian poemon?

Laŭ mia analizo vi ne havas iun ajn ideon, kiel aspektu kaj sonu poemo. Io, kion mi simple ne povas kompreni, se vi estas dekdujaraĝa. Normalokaze trijaraĝuloj jam scias tion kaj eble eĉ povas reciti poemeton. Aldone vi aŭdas ĉiun tagon kantojn en radio kaj televido kaj eĉ en la ĝenro hiphopa oni poemigas.

Eble vi unue legu la libron Parnasa Gvidlibro, se vi vere interesiĝas pri la temo.

Kaj cetere, se temu iam pri via traduko de La Cikado kaj la Formiko, komparu tion, kion vi liveris, al la versforma traduko plume de Grabowski.

Mi donas al vi taskon. Skribu al mi aŭ forme perfektan soneton, aŭ eĉ nur forme perfektan limerikon, aŭ forme perfektan ion ajn, tute laŭ via plaĉo. Se vi sukcesos pri tio, ni povos plu diskuti pri poezio. Se ne, ni prefere enterigu la temon, ĉar simple ne havas iun ajn veran sencon. Estus kiel diskuti kun blindulo pri koloroj.

Verdire, ĉu eble mi akcidente tanĝas jam la problemon? Nome, la sola logika klarigo pri via stranga ne-poezieco, kiun mi povus imagi, estus, ke vi estas surdulo. Tio tuj klarigus ĉion. Do ĉu estas io tia? -- PEJNO Simono Diskuto  19:31, 4 Sep. 2012 (UTC)
 (Cetere, inciti ne incitigi.) Kara, mi tute ne insultas vin, supozinte, ke vi estas surda. Mi simple tre honeste serĉis pri klarigo. Do la afero restas sen klarigo. Same mi ne celas iel ajn inciti vin. Aldone mi neniam ajn studis poetikon aŭ simile. Ke mi okupiĝis pri ĝi, ok, tio veras. Kaj komponi limerikon kapablas vere ĉiu, sen scii ion ajn pri poetiko, pri piedoj, pri metriko, aŭ entute koni eĉ nur unu fakterminon ĉi-rilatan. Se, tute hazarde vi ne scias, kio estas limeriko, vizitu la artikolon Limeriko tie ĉi. Estas simple tiel, ke mi ne povas imagi, ke iu ne jam de si mem kapablas ekkoni rimon kaj ritmon. Por tio normalokaze ne necesas iel ajn studi ion ajn. Oni simple ekkonas tion. Kaj verdire, se vi ne povas ekkoni la diferencon inter via traduko de La Cikado kaj la Formiko kaj la traduko de la sama poemo fare de Grabowski, mankas al vi iuspeca poezia sentumo — kialo nekonata. Ekzistas sufiĉe da homoj, kiuj ne estas muzike dotitaj. Poezio estas ja speco de muziko. -- PEJNO Simono Diskuto  20:19, 4 Sep. 2012 (UTC)
 Sed hodiaŭ mi estas laca, do mi nun enlitiĝos. Do ĝis morgaŭ. -- PEJNO Simono Diskuto  20:30, 4 Sep. 2012 (UTC)

Mi korektis vian mappunkton en Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Vi preteratentis ke ne la geografiajn koordinatojn oni rekte enmetu sed iajn koordinatojn kalkulitajn el ili kiu ĝuste lokigas la punkton sur la mapon. Sekve anstataŭ 46|71 enigenda estas 119|302. Per 46 71 vi situis Kebekon norde de Alasko en la Arkta Oceano ! --Arno Lagrange @ 08:14, 15 Sep. 2012 (UTC)

Yes we can[redakti fonton]

  Hmm. pasivo kaj past tense estas du tre apartaj aferoj.

  • pasivo estus: Mi estas/estis/estos batata/ita/ota. Temas pri moduso.
  • past tense estus: Mi batis, mi estis batanta/inta/onta, mi estis batata/ita/ota. Temas pri tempo, do tempo en kaj aktiva, kaj pasiva modusoj.

La Angla verbo can estas ege nekompleta. Jam eĉ la infinitvo mem kun to plene mankas. Ankau la kompleta pasivo mankas.

Do tempe en aktivo ekzistas:

  • Mi povas: I can
  • Mi povis: I could
  • Mi povos: mankas

Pasivo tute ne ekzistas. Tamen jam la senco de la verbo postulas, ke la aganto de la respektiva pasiva frazo estu nur afero, neniam homo. Do:

  • Tio estas povata/ita/ota: mankas
  • Tio estis povata/ita/ota: mankas
  • Tio estos povata/ita/ota: mankas

Por la mankanta estonta tempo en la aktivo oni devas uzi tute aliajn esprimojn. Tipe estas esprimoj kun to be able to, do por la estonto I will/shall be able to. La verbo to be en to be able to estas almenau aktive plene kompleta.

Por la pasivo oni devas elturniĝi per it can/could be (done), it is/was/will be possible. Aŭ oni uzas ion kiel it is within my powerit can be done by me. Ĉe tio it can estas fakte ja aktiva. La pasiva parto estas ŝovita al la verbo, kiu sekvas: be done.

Do jen la elturniĝoj:

Aktive:

  • Mi povas: I am able to
  • Mi povis: I was able to
  • Mi povos: I will be able to

Pasive:

  • Tio estas povata: It can be done
  • Tio estis povata: It could be done
  • Tio estos povata: It will be able to be done / It will be possible

Notu, ke could ne estas nur la pasinta tempo de la aktivo. Temas ankaŭ pri kondicionalo, do kondiĉa moduso.

Do en Esperanto la frazo it could be done havas du tre malsamajn signifojn:

  • Oni povos fari tion (tute certe).
  • Oni povus fari tion (kondiĉe ke ...).

Kiu el la du signifoj trafu, tion oni povas ekkoni nur el la akompana kunteksto.

Simono -- PEJNO Simono Diskuto  07:01, 21 Sep. 2012 (UTC)

Saluton Ĉiuĵaŭde, ĉar vi ŝajnas ne kompreni la novan ADLS-sistemon, mi volas klarigi al vi, kiel nun proponi artikolon. Unue, la artikolo devas jam esti elektita kiel leginda aŭ elstara, do la taŭgeco por ADLS devas jam esti tiel establita.

En VP:ADLS vi vidas liston de multaj ligiloj al eltiraĵoj jam kreitaj aŭ ankoraŭ kreendaj. Klaku semajnonumeron, por kiu ankoraŭ ne ekzistas ADLS-propono, kaj tien enmetu eltiraĵon. Nuntempe la sekva tia semajno estas semajno 41, do tien plej bone enmetu proponon. Kreu vian eltiraĵon laŭ la modelo de la ekzistantaj eltiraĵoj.

Poste, en la finon de la artikolo enmetu {{ADLS|jaro|semajnonumero}}, t.e. ĉi-okaze {{ADLS|2012|41}}. Jen ĉio - se neniu ŝanĝos vian proponon, ĝi estos aŭtomate ĝustatempe metita sur la ĉefpaĝon.

amike darkweasel94 (diskuto) 19:45, 21 Sep. 2012 (UTC)