Uzanto-Diskuto:Jacob Nordfalk

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon de Yves Nevelsteen

Saluton Jacob, bele denove legi ion de vi.--Ziko 13:55, 16. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton Jacob, mi proponis la paĝon por forigo pro tio, ke tiam ĝi enhavis nur unu frazon kaj tio estas tro malmulte laŭ ĉi tieaj reguloj por ĝermoj. Se vi kompletigis la paĝon, vi povus forviŝi la ŝablonon por la forigo, kiu troviĝas tie. Se vi intencos redakti paĝojn post iom da tempo, eblas uzi alian ŝablonon {{redaktata}} kaj ceteraj vidos, ke iu redaktos la paĝon. Sukcesojn deziras al vi Kerio 17:23, 17. Aŭg 2008 (UTC) . Dankon Kerio, mi komprenas nun.

ReVo ligas nun aŭtomate al Vikipedio!! (legu kaj komentu!)[redakti fonton]

Kun granda ĝojo mi povas anonci ke ekde nun ReVo tut-aŭtomate ligas al Vikipedio!!

Klaku ekzemple al la globeto post leĝo ĉe: http://reta-vortaro.de/revo/art/leĝ.html

Post ke mi faris interligojn por Nepala-Esperanta vortaro http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio80a-eo_ne.html mi eksciis kiom facile kaj utile estus havi inter-vortarajn ligilojn kaj pro tio mi celas interligi la vortarojn.

De Jacob al ĉiuj: Miaj celoj kiel vikipediisto (legu kaj komentu!)[redakti fonton]

Movita al http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo --Jacob Nordfalk 15:14, 18. Aŭg 2008 (UTC)

O-vortoj[redakti fonton]

Ĉu vi daŭre planas okupiĝi pri artikoloj pri ĉiuj o-vortoj laŭ vortaro? Se jes, mi povus fari la liston de mankantaj artikoloj (laŭ ReVo). Maksim 19:50, 26. Aŭg 2008 (UTC)

Ĝi estas sur la listo, sed mankas tempo ĝuste nun. La listo jam ekzistas, v.d. [1] Mi ĝuste nun provas konvinki la ReVuloj ŝanĝi la licencon al Publika havaĵo i.a. tiucele. --Jacob Nordfalk 20:09, 26. Aŭg 2008 (UTC)

Wikidag 2012[redakti fonton]

Hej!

Den 23. september er der Wikidag 2012 i København. Der bliver workshops og oplæg og mulighed for at mødes "i den virkelige verden" med andre wikipedianere. Det vil glæde os at se en masse mennesker! --Palnatoke (diskuto) 21:38, 5 Sep. 2012 (UTC)