Uzanto-Diskuto:Kaja

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, Kaja! Bonvenon en Vikipedio! Mi gratulas vin pro via artikolo, kiu estas ege interesa. Tamen ŝajnas al mi esti kelkaj eraretoj, kiujn vi ree enmetis:

  • Eble mi ne bone komprenis tiun frazon "La instruistoj agas malpli kiel tradiciaj laborantoj, kaj pli kiel klinikaj spektantoj (...) por emfazi la graveco de ŝanĝado de la medio al unu kiu estas pli taŭga al la nivelo de la lernantoj kaj la graveco de fizika aktiveco en abstrakta komprenado kaj utilaj lernadaj ebloj." Laŭ mi estas la instruistoj, kiuj emfazas (agas por emfazi) la gravecoN ... Bonvolu klarigi.
  • procesio estas festa aŭ religia marŝado, laŭ mi vi celas proceson en la senco de procezo
  • Geknaboj instruas eĉ la aliajn, kaj lernas mem de instruado.: la prepozicioj per (kiel ilo) aŭ pro (kiel kialo), ŝajnas pli ĝustaj ol de
  • Ili ekzemple povas deverŝi akvo de ujo en glaso: nepre devas esti akvoN (objekto de la verbo deverŝi), pli bone estus glasoN por montri la movon al direkto
  • Du esploroj de Ratthunde kaj Csikszentmihalyi ... montris pli alta nivelo da intereso: nepre estu altaN niveloN (objekto de montri) kaj prefere de intereso (ne temas pri kvanto, sed grado)

Amike, Bea 14:06, 7. Jan 2010 (UTC)

Do, mi gratulas vin, Kaja! Vi jam tre bone regas la lingvon! Rimarketo rilate al vikipedio: enmetu komentojn ne sur la vikipediistan paĝon mem, sed sur la diskutpaĝon, tie troviĝas supre "+" por aldoni rapide novan paragrafon. Amike, Bea 15:06, 7. Jan 2010 (UTC)

PS: Kaj krome oni ricevas tuj mesaĝon pri nova aldono!
Mi starigas dubon pri la vorto Montessoria sendepende de la ĝisnuna uzado. Montessori ja estas la propra nomo kiu eblas konserviĝi tiele. Tamen se oni faras derivaĵon, oni faras esperantan vorton, kiu estus plej facila eble, tio estas Montesoria, ĉar en Esperanto ne estas duoblaj literoj kaj se oni trovas "ss" la kialo estu ke unu el la litero apartenas al unu vortero kaj la dua al alia, ekzemple "ekssoldato". Ĉe Montessoria tute ne estas tiu kazo; kial ne simpligi al Montesoria en derivaĵoj kaj restigi Montessori por la fondintino?--kani 19:18, 7. Jan 2010 (UTC)
Mi same kiel la antaŭ mesaĝanto ne komprenas la frazon de "La instruistoj agas malpli kiel tradiciaj laborantoj, kaj pli kiel klinikaj spektantoj (...) por emfazi la graveco de ŝanĝado de la medio al unu kiu estas pli taŭga al la nivelo de la lernantoj kaj la graveco de fizika aktiveco en abstrakta komprenado kaj utilaj lernadaj ebloj."--kani 19:20, 7. Jan 2010 (UTC)
Mi ankaŭ ne komprenas la frazon La plej bona nuntempa penso kaj praktiko en Ameriko farus konstruan kaj imitan ludanton socie-kondiĉate kiel la fundo kaj ĉefa parto de la programo por geknaboj de la infanĝardena aĝo, sed S-rino Montessori rifuzas ĝin. Krome mi dubas ĉu Ameriko estas Ameriko, Nordameriko aŭ Usono. Se la tradukita teksto estas usona, eble Ameriko estu Usono.--kani 19:38, 7. Jan 2010 (UTC)

Informkestoj[redakti fonton]

Pri informkestoj mi tute ne spertas, bonvolu starigi la demandon en la diskutejo. Certe iu helpos vin. Bea 12:02, 8. Jan 2010 (UTC)

Saluton. Mi ne forigis la artikolon, mi markis ĝin kiel forigenda kaj en la koncerna paĝo klarigis la aferon: ĉu vi legis ĝin? Kiam mi vidis la artikolon estis skribita nur stultaĵo pri dika simio. Se oni havas artikolon pri kiu oni laboras ankoraŭ, oni metas blazonon (dekstre de redirektilo en supra ilaro de redaktopaĝo) "redaktata". Tion mi diris kaj ne forigis. Mi pretas helpi. Ĉu vi legas la mesaĝojn de tiu paĝo? Ĝis. --kani 20:54, 8. Jan 2010 (UTC)

En la dekstra kolono de la ĉefpaĝo estas Bildo de la tago, sube Kunlaboraĵo, sube Aktualaĵoj, sube Vikiejo, kie vi trovos multajn interesajn lokojn, inter ili en la tria bloko Forigendaj artikoloj, klaku tien kaj vi iros al la listo de tiaj artikoloj; kutime oni atendas respondojn de aliaj, kio nun ne okazis, do iu administranto, ne mi, vidis la stultaĵon kaj miskomprenis, kiel mi, ke temas pri vandalaĵo: tro ofte tio okazas. Nun la artikolo estas forigita, sed vi povas skribi tie la neceson restarigi. Mi supozas, ke tio ne estas malfacila. Eĉ se vi jam havas la pretigitan materialon, nur klakante la nunan ruĝan ligilon vi reverkos kaj rekreos la artikolon. Mi supozas. Pri alia afero: ie (vi povos serĉi en Diskutejo) estas baloto por Legindaj artikoloj kie aperas via Montessoria pedagogio; mi voĉdonis kontraŭe, sed mi ne havas personan kialon, temas nur pri la decido uzi Montessoria aŭ Montesoria; tion mi tie klarigis.--kani 00:50, 9. Jan 2010 (UTC)

Saluton! La ligilo, kiun Vi aldonis al la artikolo pri ateismo ne validas [1] --Fiskot (diskuto) 10:54, 22. Mar 2010 (UTC)

Redaktu ensalutinte[redakti fonton]

Kara Kaja, mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso Monato de Vikipedio. Mi tamen devas atentigi vin, ke vi kontrolo ke vi ĉiam redaktas ensalutinte, se vi volas certi ke viaj redaktoj enkalkuliĝos por vi en la konkurso. Mi rimarkis, ke vi jam redaktis (kaj cetere eĉ enskribiĝis en la konkurson!) per IP-adreso 122.107.108.225, kiu tamen ne estas fiksa kaj ĝenerale ni ne akceptas anonimajn redaktojn en la konkurson. En la kazo de viaj ĝisnunaj redaktoj mi faros escepton, sed mi petas vin estonte pli atenti tion. Amike, ĵuriestro Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:38, 6. Apr 2010 (UTC)

Saluton, mi ĝojas pri viaj redaktoj ĉe Legopovo kaj Analfabeteco. Tamen mi devis (provizore) malfari vian redakton ĉe la Listo de havendaj artikoloj, ĉar ne nia esperanta traduko de tiu listo estas difina por mezurado de la kvalito de vikipedioj, sed la intervikiaj ligiloj el la anglaj artikoloj. Kaj malkiel vi skribis, en la angla listo la artikolo estas Literacy (ia "malanalfabeteco", do esence "legopovo"). Rimarku, ke en kelkaj lingvoj ekzistas artikoloj pri ambaŭ temoj, sed en la angla artikolo pri "analfabeteco" mankas, ĉar oni priskribas ĉion en la artikolo pri "legopovo". Mi do proponas al vi jenan solvon: Kunigu la du artikolojn en unu sub titolo Legopovo, ĉe Analfabeteco faru alidirekton kaj en la artikolo Legopovo menciu ke personoj ne posedantaj la legopovon estas nomataj "analfabetoj". Tre verŝajne sur sama supozo baziĝas la decido en la angla vikipedio - simile oni ja ne skribas artikolon pri malvarmo (= manko de varmo), sed tamen pri varmo. Aŭ vi lasu du artikolojn, sed tiam en la konkurson rekte enkalkuliĝos bedaŭrinde nur tiu kiu estas intervikie ligata el la angla listo, do Legopovo. Sed eĉ tiam, ĉar parto de tio kio igas artikolon bona ja estas ankaŭ riĉaj bluaj ligiloj el ĝi al aliaj artikoloj, viaj redaktoj en la alia artikolo ne tute malutiliĝus. Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:11, 8. Apr 2010 (UTC)

Jes, mi konsentas kun la kunigo de la du artikoloj - nur bv. atenti taŭge fari (almenaŭ citi) la antaŭajn redaktintojn - la fontojn - dum vi kunigas ilin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 09:50, 11. Apr 2010 (UTC)

Pri homoj, kiuj povas legi, sed ne emas aŭ ne volas[redakti fonton]

Saluton, vi kreis tiun paĝon, sed povi legi ne estas la sama kiel scii legi. La homoj povas legi, sed ne legas, ĉar ili havas nenion por legi, sed la homoj ne scias legi, ĉar ili ne eklernis tion. Ĉu vi ne pripensos pri alinomigo? Zuazua 19:36, 8. Apr 2010 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj[redakti fonton]

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Dankas Arno Lagrange @


Dosiero:Booba-Kiki.svg ‎[redakti fonton]

Saluton, Kaja. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn. --Tlustulimu 11:15, 22 Jul. 2011 (UTC)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Kaja, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]