Montesoria pedagogio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montessoria pedagogio)
Saltu al: navigado, serĉo
Michelle Obama parolas al geknaboj en sudamerika Montesoria lernejo.

Montesoria pedagogio estas alternativa edukadmetodo bazita sur la teorioj de infana evoluado originale elpensita de la itala edukisto, Maria Montessori (1870-1952) en la finaj jaroj de la 19-a kaj komencaj jaroj de la 20-a jarcento. Ĝi estas ĉefe aplikata en infanĝardenaj kaj infanlernejaj medioj[1][2], sed ankaŭ malofte al adoleskantoj kaj altnivelaj studentoj, kiel priskribita en la libro, kiun publikis Maria Montessori malfrue en sia vivo, De L'Enfant à L'Adolescent (De infanaĝo al adoleskaĝo)[3]. Ĝia metodo de edukado emfazas mem-lernadon kaj mem-eltrovon. La instruistoj agas malpli kiel tradiciaj laborantoj, kaj pli kiel klinikaj spektantoj (ofte nomataj direktorogvidanto). Ili emfazas la gravecon ŝanĝadi la medion al unu kiu pli taŭgu al la nivelo de la lernantoj. Ili ankaŭ emfazas la gravecon de korpa aktiveco en abstrakta komprenado kaj utilaj lernadaj ebloj. Legado ofte instruiĝas fonetike.

La Montesoria pedagogio ne estas regata de ununura grupo. Fakte, ekzistas multaj sendependaj organizaĵoj, kiuj dediĉas sin al tiu metodo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Maria Montessori.

La montesoria pedagogio estis fondita de la itala pedagogo Maria Montessori.

La metodo disvastiĝis tra la mondo rapide, ekde ĝia estiĝo.

Usono[redakti | redakti fonton]

En 1915, D-rino Montessori estis invitita lekcii en Carnegie Hall kaj poste konstruis klasĉambron en San Francisko, kie spektantoj observis 21 geknabojn malantaŭ vitra muro dum kvar monatoj. [4]

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

La unua Montesoria klasĉambro en Aŭstralio estiĝis en 1912 en Lernejo Blackfriars en Sidnejo. Aktuale, en Okcident-Aŭstralio daŭre funkcias la Montesoria lernejo, Baldakeno Montesoria Lernejo, kiu interalie instruas Esperanton.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Montesoria citaĵo:

Citaĵo
« Ekde la momento, kiam la infano eniras la klasĉambron, eĉ ŝtupo en ĝia edukado estas vidata kiel progresa konstruloko, fine kreanta la tutan personon, de infaneco al plenkreskeco. Fokuso estu sur la bezonoj de la infano.[5] »

Studentoj lernas per pli heŭristika metodo ol en tradiciaj lernejoj. Instruistoj provizas la materialojn bezonatajn por mem-lerni, kaj gvidas la studentojn, sed enmiksiĝas malpli ol tradiciaj instruistoj. [6] Montesoriaj lernejoj fokusas pli pri la individuaj bezonoj de studendoj, ol tradiciaj lernejoj. Tradiciaj lernejoj kutime fokusas pli pri la klasaro entute, kaj strebas instrui al ĉiuj samtempe. [7]

Ĉefideoj[redakti | redakti fonton]

La jenaj ideoj faras la bazon de la Montesoria pedagogio[8]:

  • Geknaboj povas mem-lerni.
  • Heŭristika sistemo pli bone funkcias; instruistoj devas minimume enmiksiĝi en la lernada procezo. Ili devas nur spekti, kaj post la lernado de nova kapablo, gvidi la studentojn al nova temo.
  • Ekzistas "sensitivaj tempoj", dum kiuj studentoj povas rapide lerni novajn kapablojn. Multe da esploro indikas, ke fakte "grava aĝo" ekzistas por la akiro de novaj kapabloj. Interesa ekzemplo estas grava aĝo hipotezo kaj okaza studo de Genie Wiley.
  • Geknaboj lernas per esploro kaj el siaj propraj eraroj.
  • Intruistoj devas ne interrompi studentojn dum intensa fokuso al iliaj interesoj.
  • Geknaboj lernas per tuŝo.
  • Geknaboj instruas eĉ la aliajn, kaj lernas mem per instruado.

Apliko[redakti | redakti fonton]

Klasĉambroj[redakti | redakti fonton]

Moderna Montesoria klasĉambro.

Ofte Montesoriaj klasĉambroj penas inkluzivi naturaĵojn; hejmigitajn klasbestojn kaj plantojn. Klasĉambroj kutime enhavas studentojn, kun aĝdiferencoj de ne pli ol tri jaroj. Tiel, studentoj ankoraŭ povas kunamikiĝi kaj sociumi, kaj ankaŭ la pli maljunaj studentoj povas agi kiel instruistoj, kaj mem lerni de la proceso.

Klasĉambroj ofte enhavas ilojn por lude instrui novajn konceptojn al la studentoj.[9] Du ekzemploj estas koloritaj cilindroj kaj binomiaj kuboj.

Koloritaj cilindroj sternitaj.

Cilindraj blokoj

Ekzistas kvar ujoj de cilindroj:

  • Flavaj cilindroj kiuj varias je alteco kaj dikeco. La plej malalta cilindro estas la plej maldika kaj la plej alta estas la plej dika.
  • Ruĝaj cilindroj kiuj havas la saman altecon, sed varias je dikeco.
  • Bluaj cilindroj kiuj havas la saman dikecon, sed varias je alteco.
  • Verdaj cilindroj kiuj varias je alteco kaj dikeco. La plej malalta estas la plej dika kaj la plej alta estas la plej maldika.

Geknaboj uzas tiujn ilojn por ludi lernante pri formoj kaj dimensioj.[10]

Binomiala Kubo

Binomiala kubo

La binomiala kubo konsistas el la jenaj eroj: 1 ruĝeta kubo, 3 nigraj kaj ruĝaj prismoj, 3 nigraj kaj bluaj prismoj, 1 blua kubo.

Ujo enhavanta 8 prismojn reprezentas la principojn matematikajn: (a+b)^3 aŭ: a^3 + 3a^2b + 3ab^2 + b^3

La eroj enfermiĝas en ujo kun du flankoj ĉarniritaj. La kolora skemo de la kubo estas farbita sur la tuta ekstero de la ujo, krome la malsupro. [11].

Fakoj[redakti | redakti fonton]

La jenaj fakoj instruiĝas en montesoriaj lernejoj:

  • Praktika Vivo
  • Sensoj
  • Kulturo
  • Scienco
  • Lingvoj
  • Matematiko

Praktika vivo[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu fako, geknaboj trovas materialaĵojn kaj ekzercojn de siaj ĉiutagaj vivoj. Ili ekzemple povas deverŝi akvon de ujo en glason, lerni kiel kunige nodi ŝuajn ŝnurojn (laĉojn). Tiaj agadoj helpas geknabojn iĝi pli sendependaj en realviva senco.[12]

Sensoj[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu fako, geknaboj rafiiĝnas eĉ pri la sensoj. Ili iĝas geknaboj, kiuj povas konstati kolorajn aŭ sentajn malsimilecojn, organizi siajn pensojn kaj objektojn en siaj medioj kaj havas pli bonan sencon de tonalto en muziko, kiun ili aŭdas. [13]

Lecionoj[redakti | redakti fonton]

Ripetado[redakti | redakti fonton]

Studentoj rajtas ade fari la saman lecionon, tiom ofte, kiom ili volas. Kiam studento esprimas enuecon, tiam estas konsiderita tempo por li progresi al nova nivelo.

Literoj[redakti | redakti fonton]

Kiam literoj estas prezentataj al la infanlernantoj, tio okazas tute fonetike[14]. La studentoj ne lernas, ke 'k' nomiĝas "/Ko/", sed ke 'k' uziĝas, kiel ĝi sonas envorte.

Tri-partaj lecionoj[redakti | redakti fonton]

Ofte, tri-parta procezo uziĝas[15]. Ĝi inkluzivas la jenajn partojn:

  • La instruisto diras al la studentoj, kiel la lernota aĵo nomiĝas. Ekzemple, "Ĉi tiu litero estas /k/." Kutime ankaŭ, en la kazo de literoj, la instruisto postulas ke la studentoj desegnas la literon /k/.
  • La instruisto helpas la studentojn konstati, kiuj aĵoj havas la nomon "k". Ekzemple, "Bonvolu doni al mi la blokon, kiu samformas kiel /k/".
  • La instruisto kontrolas, ĉu la studento scias, kio estas la objekto. Ekzemple, la instruisto montras al la studento /k/ kaj demandas, "Kio ĝi estas?" Se la studento ne scias, la instruisto ŝanĝas la temon al alia leciono, por ne tro premi la studentojn. Maria Montessori mem klarigis, ke ne gravas, ĉu aŭ ne la studento komplezas la trian parton ĝuste nun. Instruistoj devas fidi je la studentoj, kaj certiĝi, ke ili lernos iam sen premo.

Hejminstruo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hejminstruo.

Hejminstruantoj povas trovi la filozofion kaj la materialojn de la Montesoria pedagogio utilaj.

Tamen, en la hejminstruada medio, estas malfacile kopii karakterojn de Montesoriaj lernejoj, inkluzive:

  • Akiro de la lerniloj;
  • Sperto kaj scio de speciale trejnitaj Montesoriaj instruistoj;
  • Speciale konstruitaj ejoj, kiuj estas Montesoriaj klasĉambroj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Eble la plej fama kritikisto de la Montesoria pedagogio estis William Heard Kilpatrick, kiu laboris por konigi la problemojn de la metodo dum la 1900-aj jaroj, dum kiuj la amaskomunikiloj estimis kaj promociis ĝin. Kilpatrick lekciis pri la afero kaj ankaŭ publikis 71-paĝan libron, titolitan The Montessori System Explained (La Montesoria pedagogio klarigita) (1914). [16]

En la libreto, Kilpatrick diris, ke la vidpunktoj de D-rino Montessori kreiĝis ne science, sed nur per ŝiaj propraj observoj.

Dum la intereso de sinjorino Montessori al la scienca metodo estas estiminda, ŝia praktika scienco ne povas esti tiom estimata. Ŝia biologio ne estas ĉiam ekster kritiko... Ŝi ĝeneraligas nescience la kondiĉon de nuntempa edukada penso kaj la praktikon de ŝia limigita observado... Se ŝi scius plie pri tio, kio estis pensata, ŝiaj proponoj estus pli konsiste bonaj. (pĝ. 4)

Li kunsentis kun ŝiaj ideoj pri libereco kaj disciplino, sed kritikis ŝian ideon pri infanaĝa evoluo, dirante "ĝi estas senplena kaj iluzia"(p. 11). Ankaŭ, li ĝeniĝis pro la manko de gruplaboro en Montesori-lernejoj, observante: "la Montesoria infano, eĉ ĉe sia propra tasko, laboras izole... Ni kritikas Montesori-n ... ke ŝi ne provizas situaciojn por pli sufiĉa socia kunlaborado".

Kilpatrick asertis, ke la lerniloj de Montessori, dum allogaj aspekte, estis senutilaj.

En la lernejoj, ludado per la iloj estas severe malpermesata, kaj kutime ne alia ludilo estas provizata. S-rino Montessori, fakte, estas publike citita "Se mi estus persvadata, ke geknaboj bezonas ludi, mi provizus la ĝustan ludilon; sed mi ne estas tiel persvadata". La plej bona nuntempa penso kaj praktiko en Ameriko farus konstruan kaj imitan ludanton socie-kondiĉate kiel la fundo kaj ĉefa parto de la programo por geknaboj de la infanĝardena aĝo, sed S-rino Montessori rifuzas ĝin. (pĝ.28)

Apogo[redakti | redakti fonton]

La libro de Angeline Stoll Lillard, Montessori: La Scienco Malantaŭ La Genio (Oksforda Universitata Presejo) (2005) prezentas la unuan tutampleksan esploron pri la Montesoria pedagogio kontraŭ la kutima edukado sistemo, bazita sur la fundaj principoj de ambaŭ. Lillard citas esploron indikanta, ke la bazaj metodoj de Montessori pli taŭgas al tio, kion psikologia esploro malkaŝas pri homa evoluado, kaj argumentas la bezonon de pli da esploro.

Esploro el la jaro 2006 publikigita en la recenzo Science (Scienco) findecidis ke Montesoriaj studentoj plenumis taskojn en la fakoj lingvo, matematiko, kaj ankaŭ sociumado pli bone ol kontrolstudentoj. La esploro rezulto diris, ke "Je la fino de infanĝardeno, la Montesoriaj geknaboj atingis plibonajn rezultojn je standarditaj ekzamenoj de legado kaj matematiko; pozitive sociumadis en la ludkampo plie, kaj montris superan sociumadan povon. Ili ankaŭ montris pli zorgon por egaleco kaj justeco. Je la fino de infana lernejo, Montesoriaj geknaboj verkis pli lertajn eseojn kun pli kompleksaj frazostrukturoj, elektis pli pozitivajn respondojn al sociaj dilemoj, kaj raportis plian sencon de komuneco ĉe siaj lernejoj. Tamen, tiu rezulto ŝanĝiĝis kun aĝo, kaj je la aĝo de 12 la daŭraj avantaĝoj de la Montesoria sistemo plejparte malaperis. La esploro estis kondukita jene: La esploristoj elektis studentojn, aĝajn kvin kaj dekdu, per hazarde generita komputila loterio. La 'venkintoj' de la loterio iris al Montesoriaj lernejoj. La kontrolstudentoj, kiuj 'malvenkis', iris al kutimaj proksimaj lernejoj. [17]

La aŭtoroj findecidis ke, "kiam severe aplikata, Montesoria edukado kreskigas sociajn kaj akademiajn kapablojn kiuj egalas aŭ superas al tiuj, kreskigataj en aliaj lernejoj". Esploro de K. Dohrmann kaj kunlaborantoj[18] apogas tion, montrante superan matematikan kaj sciencan kapablojn inter altnivelaj studentoj kiuj antaŭe iris al publikaj Montesoriaj infanlernejoj (kompare al aliaj altnivelaj kunlernantoj). Du esploroj de Ratthunde kaj Csikszentmihalyi[19][20] montris pli altan nivelon de intereso kaj ambicio dum faro de lerneja laboro kaj pli pozitivajn sociajn rilatojn inter Montesoriaj mezlernantoj kontraŭ similaj kontrolstudentoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Angle
    • Lillard, Angeline: Montessori: The Science behind the Genius (La scienco malantaŭ la genio) ISBN 0-19-516868-2
    • Loeffler, Margaret Howard: Montessori in Contemporary American Culture (Montesoria pedagogio en nuntempa amerika kulturo) ISBN 0-435-08709-6
    • Montessori, Maria: The Discovery of the Child (La eltrovo de la infano) ISBN 0-345-33656-9
    • Montessori, Maria: The Montessori Method (La montessoria metodo) ISBN 0-8052-0922-0
    • Montessori, Maria: The Secret of Childhood (La sekreto de infanaĝo) ISBN 0-345-30583-3
    • Montessori Programs in Public Schools. ERIC Digest. (Montessoriaj programoj en publikaj lernejoj)
    • A Montessori Mother    Dorothy Canfield Fisher (Montesoria patrino)
    • [4] Montessori Madness! A Parent to Parent Argument for Montessori Education (Montessoria frenezeco! Intergepatra diskutado por montessoria edukado) ISBN 978-0-9822833-0-1
    • The Montessori System Examined (La Montesoria sistemo kontrolita), 1914 de William Heard Kilpatrick
  • France
    • De L'Enfant à L'Adolescent (De Infano al Adoleskanto) de Maria Montessori

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Internacia Grupo de Edukado/UNESCO: Montessori kaj la Nova Edukado Movado Uzita 27/8/2008
  2. Maria Montessori kaj neformala edukado
  3. http://www.ibe.unesco.org/en/services/documentation/collections.html Uzita 7/1/2010.
  4. Historio de Montessoria pedagogio Uzita 7/1/2010.
  5. The Essential Montessori: An Introduction to the Woman, the Writings, the Method, and the Movement, Elizabeth G. Hainstock, 1997, p. xiii.
  6. The Montessori Method, Maria Montessori, online edition, ch. 22, p. 371.
  7. Chicago Sunday Tribune/Smart section/March 1, 2009, pg. 4
  8. http://www.education.com/reference/article/principles-montessori-method/ Uzita 7/1/2010
  9. [1] Uzita 7/1/2010
  10. [2] Uzita 7/1/2010
  11. [3] Uzita 7/1/2010
  12. http://www.infomontessori.com/practical-life/introduction.htm Uzita 7/1/2010
  13. http://www.infomontessori.com/sensorial/introduction.htm Uzita 7/1/2010
  14. http://www.montessorimom.com/montessori-reading-/ Uzita 7/1/1020
  15. http://www.montessorimom.com/three-period-lesson/ Uzita 7/1/2010
  16. http://www.archive.org/details/montessorisystem00kilprich Uzita 7/1/2010
  17. Lillard A, Else-Quest N (September 2006). "The early years. Evaluating Montessori education", gazeto : Science, volumo : 313, numero : 5795, paĝoj : 1893–4. COI:10.1126/science.1132362
  18. Dohrmann K R, Nishida T, Gartner A, Lipsky D, Grimm K (2007). "High school outcomes for students in a public Montessori program", gazeto : Journal of Research in Childhood Education, volumo : 22, paĝoj : 205–17
  19. Rathunde K, Csikszentmihalyi M (May 2005). "Middle School Students' Motivation and Quality of Experience: A Comparison of Montessori and Traditional School Environments", gazeto : American Journal of Education, volumo : 111, numero : 3, paĝoj : 341–71. COI:10.1086/428885
  20. Rathunde K, Csikszentmihalyi M (September 2005). "The Social Context of Middle School: Teachers, Friends, and Activities in Montessori and Traditional School Environments", gazeto : The Elementary School Journal, volumo : 106, numero : 1, paĝoj : 59–79. COI:10.1086/496907

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Anglaj:


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.