Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav/Arkivo/2007-2011

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, CubeF!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Maksim 14:00, 16. Maj 2007 (UTC)

Muzikgrupoj[redakti fonton]

Saluton! Mi vidis ke vi kribis kelkajn artikolojn pri muzikgrupoj. Mi do volas diri al vi ke ekzstas muzikgrupan ŝablonon: {{Info muzikgrupo}}. Ankoraŭ estus bone se vi korektus la nomojn de homoj de Antaŭnomo Familia Nomo al Antaŭnomo FAMILIA NOMO. Tutan bonan. Donmiguel 00:34, 28. Dec 2007 (UTC)

  • Dankon. Mi ne konas multe da ŝablonoj do estas bone ke vi montris ĝin al mi. CubeF@diskkont CubeF 13:19, 3. Jan 2008 (UTC)

Saluton, CubeF. La ŝablono nun nomiĝas {{Informkesto muzikgrupo}}, sed la aspekto ne ŝanĝiĝis. Vidu ankaŭ en la respektivan diskuton. Kore --Tlustulimu 16:27, 6. Jan 2008 (UTC)

Pardonu, sed mi iom "riparetis" ĉi tie. {{Informkesto muzikgrupo}}
Kore --Tlustulimu 16:40, 6. Jan 2008 (UTC)

Ŝablono:Info programo[redakti fonton]

Saluton, CubeF. Mi hodiaŭ ŝanĝis la nomon de la ŝablono Info programo al {{Informkesto programo}} laŭ la diskuto jam antaŭĉapitre menciita. Kore --Tlustulimu 16:37, 6. Jan 2008 (UTC)

Estimata CubeF, mi ŝanĝis vian kategorion al la pluralaĵo "Kategorio:Ŝablonoj laŭ temoj" anstataŭ singularaĵo "Kategorio:Ŝablonoj laŭ temo". Amike salutas Yekrats 14:09, 19. Feb 2008 (UTC)

Vi gajnis en la konkurso Monato de Vikipedio[redakti fonton]

Estimata vikipediisto,

nome de E@I kaj la vikipedia esperantista komunumo mi volas danki al vi pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio", okazinta dum la monato aprilo 2010, kaj pro ĉiuj redaktoj per kiuj vi kadre de la konkurso helpis evolui la plej grandan esperantlingvan enciklopedion. Mi havas la plezuron anonci al vi, ke post prijuĝo de via konkursa kontribuo la sep-kapa ĵurio atribuis al vi la 13-an lokon inter la trideko de partoprenintoj kaj decidis aljuĝi al vi premion.

Por ke ni povu bone organizi la dissendon de premioj al ĉiuj gajnintoj, mi petas vin ke vi kiel eble plej frue bonvolu sciigi al mi (responde al tiu ĉi mesaĝo aŭ retpoŝte al marek ĉe ikso punkto net) vian plenan paperpoŝtan adreson al kiu ni meze de junio 2010 povu la premion sendi. Pri la preciza konsisto de via premio ni informos vin en la venontaj tagoj, post kontaktiĝo kun ĉiuj gajnintoj kaj definitivigo de la premia disdivido.

Plenan liston de la rezultoj de la konkurso vi jam nun povas trovi ĉe www.vikipedio.net. Tie baldaŭ aperos ankaŭ pli detala analizo de la konkurso kaj listo de ĉiuj aljuĝitaj premioj.

Mi gratulas al vi pro via sukceso, refoje dankas pro via kontribuo kaj esperas ke vi ankaŭ estonte plu ĝuos kunlabori pri la projekto de Vikipedio en Esperanto.

Sincere,
Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:06, 2. Jun 2010 (UTC)
E@I-estrarano kaj prezidanto de la ĵurio

Atentigo pri privateco: Ni garantias al vi ke vian paperpoŝtan adreson (inkluzive de via vera nomo) ni uzos nur por efektivigi la dissendon de la premioj kaj nenie ĝin publikigos nek disponigos ĝin al neengaĝiĝintaj personoj. Ni komprenas, ke kelkaj vikipediistoj preferas resti anonimaj, kaj klopodos ilian anonimecon respekti.

Via uzantopaĝo[redakti fonton]

Saluton, CubeF. Mi ĵus korektis ligilon sur via uzantopaĝo. Temas pri la ligilo al la ĉeĥa vikipedio. Amike --Tlustulimu 15:42, 10 Jun. 2011 (UTC)

Naciaj parkoj de Slovakio‎[redakti fonton]

Saluton, CubeF. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis Naciaj parkoj de Slovakio‎. Mi rigardis kelkajn el la listigitaj artikoloj kaj konstatis, ke ili enhavas ínformkestojn kodatajn kiel vikia tabelo. Ĉu vi povus kunhelpi meti la informkeston {{Informkesto nacia parko‎‎}} anstataŭ tabelo? Se ankoraŭ mankas iuj parametroj, mi povus aldoni ilin. Amike --Tlustulimu 16:10, 28 Sep. 2011 (UTC)

Dankon pro la atentigo Tlustulimu! Postkiam mi prizorgos miajn pli urĝajn aferojn mi prilaboros la paĝojn. --CubeF 20:53, 21 Okt. 2011 (UTC)

Festival of Lights[redakti fonton]

Saluton, dankon por la korekto, tamen vi iom malbone korektis informon. Mi tajpis "nunjare" kaj celis, ke temas pri jaro 2011, ne pri jaro 2010, mi eĉ donis referencon al ĝi.--Miropiro 15:37, 31 Okt. 2011 (UTC)

  • Heh, jes. Mi fakte pensis ke nun estas jaro 2010 :D Dankon! --CubeF 12:13, 1 Nov. 2011 (UTC)
  • Enorde, amiko!--Miropiro 09:25, 3 Nov. 2011 (UTC)