Uzanto:Thomas Guibal/Patrice de Mac Mahon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Patrice DE MAC MAHON, grafo de Mac Mahon, 1-a duko de Magenta (naskiĝinta la 13-an de junio - mortinta la 17-an de oktobro 1893 en Montcresson), estas franca militisto kaj prezidanto de la Respubliko de 1873 ĝis 1879.

Farite marŝalo de Francio de Napoleono la 3-a, li estis senatano kaj guberniestro de Alĝerio dum la Dua Imperio.

En 1871, li estris la regulan aŭ "versajlan" armeon, kiu sukcese reakiris kontrolon de la tuta franca teritorio kaj venkis la rebelemajn komunumojn, inkluzive de Parizo. Li malakceptis submeti sin al la registaro Dufaure.

Legitimisto, li postvenis Adolphe Thiers kiel prezidanto de la Respubliko en 1873. Lia mandato estas ĉefe memorinda pro la kreado de la sepjara prezidenta mandato, kiu konstituas kompromison inter monarkistoj kaj respublikanoj. Li devis demisii en 1879 ĉefe pro la konstitucia krizo de 1877. [[Kategorio:Naskiĝintoj en Saône-et-Loire]] [[Kategorio:Grandaj krucoj de la Honora Legio]] [[Kategorio:Orleanismo]] [[Kategorio:Senatanoj de la dua Imperio de Francio]] [[Kategorio:Prezidantoj de Francio]] [[Kategorio:Konkero de Alĝerio]] [[Kategorio:Lernintoj de la milita speciala lernejo de Saint-Cyr]]