Uzanto:Verdastel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiu mi estas ?[redakti | redakti fonton]

Mi nomiĝas Philippe Pellicier kaj loĝas en la Francaj Alpoj en Savojo. Mi esperantiĝis en 1995 kaj nun instruadas la lingvon en Albertville, kie ni kreis asocion en 2004 : Albertville Esperanto, kaj en Moûtiers en la valo Tarentezo kaj partoprenas la najbaran asocion Tarenteza Esperanto.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Unu el miaj hobioj estas naturo. Mi estas naturamanto : mi interesiĝas prio ĉio, kio tuŝas la naturon. Mi pli precize interesiĝas pri plantoj, fungoj, insektoj kaj birdoj. Mi estas fakulo pri savoja flaŭro kaj pri mikroskopaj fungoj plantparazitaj. Pri ambaŭ temoj mi ade verkas artikolojn en pli-malpli fakaj revuoj. Mi intencas verki kelkajn artikolojn en vikipedio pri tiuj temoj.

Ekde 2010 mi profesie laboris laŭ kontraktoj kun diversaj publikaj instancoj por flaŭrinventarioj. Jen mia retejo http://ppflore.free.fr

Engaĝiĝo pri Benino[redakti | redakti fonton]

En 2011 mi vojaĝis al Benino, kie mi renkontiĝis kun esperantistoj kaj ankaŭ aliaj homoj. Pro konatoj mi ekkonis vilaĝon en la regiono de Ouidah kaj emis ilin helpi per subteno al lernanntoj de la baza lernejo. Post kelkaj monatoj mi fondis asocion « Un village au Bénin » kun francaj kaj beninaj geamikoj kaj ni starigis plurajn projektojn. Vidu nian asocian retejon http://un.village.au.benin.free.fr

Aliaj hobioj[redakti | redakti fonton]

Mi ankaŭ tre amas lingvojn kaj artojn, precipe muzikon kaj literaturon. Mi estris ĥoron dum dudek kvin jaroj inter 1981 kaj 2006. Mi tre ŝatas pli ĝenerale kulturon kaj interesiĝas pri -tro- multaj aferoj...

Kontribuo en vikipedio[redakti | redakti fonton]

Mia kontribuo estas malgranda ĝis nun, sed mi havas multajn ideojn por artikoloj.

Ĝis nun mi aldonis artikolojn pri :