Völkischer Beobachter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Völkischer Beobachter (laŭvorte: Popola observanto) estis la gazeto de NSDAP en Germanujo ekde 1920. Ĝi unue ekaperis ĉiusemajne, tiam ĉiutage ekde la 8.2.1923. Dum dudek kvin jaroj ĝi ludis gravegan rolon en la oficiala propagando de nacisocialismo estante kvazaŭ la publika vizaĝo de la nazia partio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La batala gazeto de la nacisocialisma movado de Granda Germanujo (Kampfblatt der nationalsozialistischen Bewegung Großdeutschlands) originis en la munkena publicitaĵo Münchener Beobachter, kontraŭjuda semajngazeto kiun transprenis en 1928 Tuleo Socio; alinomiĝo fariĝis en aŭgusto 1919.

Tabulo indikanta vendejon de Völkischer Beobachter

Majoro Ernst Röhm kaj Dietrich Eckart persvadis la komandantan oficiron de Röhm, generalmajoron Franz Ritter von Epp, aĉeti la gazeton en decembro 1920 por NSDAP el la manoj de Tule-anoj kontraŭ 60.000 paperaj markoj. Neniam vere klariĝis kiumaniere Epp sukcesis surtabligi tiom da monoj; verŝajne ĉi-sumo venis de sekretaj armeofinancfontoj. Tio elmontras klaran fruan ligon inter la armeo- kaj dekstraflankaj radikaluloj kiel la nazioj. Post kiam la nazioj akiris la kontrolon pri la gazeto Eckart iĝis la unua redaktisto.

En 1921, Adolf Hitler, kiu prenis absolutan kontrolon pri NSDAP pli frue samjare, akiris ĉiujn akciojn en la firmao, kio igis lin la sola posedanto de la publikigilo.

La cirkulado de la gazeto estis komence proksimume per 8.000 ekzempleroj kiu pliiĝis al 25.000 aŭtuno 1923 pro forta postulo dum la Ruhr-okupacio fare de francaj trupoj. En tiu jaro Alfred Rosenberg iĝis redaktisto. Kun la malpermeso de la NSDAP post la Hitler-puĉo de la 9.11.1923 la gazeto en plu aperis. Tamen la tuto rekomenciĝis post la refondo partia en la 26.2.1925. La eldonkvanto La cirkulado pliiĝis pro la sukceso de la nazia movado, atingante pli ol 120.000 ekzempleroj en 1931 kaj 1.7 milionojn antaŭ 1944.

Dum la ascendo al politka potenco, ĝi raportis ĝeneralan novaĵon sed ankaŭ-partiagadojn, prezentante ilin kiel preskaŭ konstantan sukceson. Gvidlinioj por propagandistoj instigis tiel ĉiujn afiŝojn, tiom kiom kiel la cenzuro permesis, enhavas propagandon por ĝi. Kiam Hitler estis ekskludita de parolado, estis la ĉefveturilo disvastigi siajn opiniojn la tiu ĉi gazetarprodukto.

La finaj numeroj de aprilo kaj majo 1945 ne plu estis distribuitaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Oron J. Hale: Presse in der Zwangsjacke 1933–45. Droste, Düsseldorf 1965 (deutsche Übersetzung von The captive press in the Third Reich. University Press, Princeton 1964).
  • Norbert Frei, Johannes Schmidt: Journalismus im dritten Reich. 3-a eldono. Beck, München 1999, ISBN 3-406-45516-6.
  • Detlef Mühlberger: Hitler’s Voice – The Völkischer Beobachter, 1920–1933. Band 1: Organisation & Development of the Nazi Party, vol. 2: Nazi Ideology and Propaganda. Peter Lang, Bern 2004, ISBN 978-3-906769-72-1.
  • Sonja Noller: Die Geschichte des „Völkischen Beobachters“ von 1920–1923. Dissertation, Universität München, 1956.
  • Sonja Noller, Hildegard von Kotze (eld.): Facsimile-Querschnitt durch den Völkischen Beobachter. Pawlak-Verlag, Herrsching 1984.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]