Valdenebro de los Valles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdenebro de los Valles
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47816
Demografio
Loĝantaro 191  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 4° 58′ U (mapo)41.855-4.9694444444444Koordinatoj: 41° 51′ N, 4° 58′ U (mapo) [+]
Alto 862 m [+]
Areo 42 km² (4 200 ha) [+]
Valdenebro de los Valles (Provinco Valadolido)
Valdenebro de los Valles (Provinco Valadolido)
DEC
Valdenebro de los Valles
Valdenebro de los Valles
Situo de Valdenebro de los Valles
Valdenebro de los Valles (Hispanio)
Valdenebro de los Valles (Hispanio)
DEC
Valdenebro de los Valles
Valdenebro de los Valles
Situo de Valdenebro de los Valles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdenebro de los Valles [+]
vdr

Valdenebro de los Valles [baldeNEbro delosBAljes] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos (Kampartero) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Valdenebro de los Valles estas komprenebla etimologie kiel Valo de Junipero de la Valoj, tamen jam ne estas juniperoj en la areo.

Valdenebro de los Valles en la provinco Valadolido.
La komarko Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Preĝejo de Sankta Vincento.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 42,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 193 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 600 el 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 36 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj La Mudarra kaj Medina de Rioseco. Ĝia municipa teritorio estas dekliveca (el Montoj Torozos) kaj trairata de la rojoj Prado Valbuena, Arenillas kaj de la Valoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis setlejo de vakceoj kaj de romianoj. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Pelayo Bermúdez donis en 1049 la urbon al la reĝo Ferdinando la 1-a. En 1242 Ferdinando la 3-a markis limojn inter Medina de Rioseco kaj Valdenebro, propraĵo de la Grafo de Castro. En la kroniko de Alfonso la 11-a estas referenco al la ribelema karaktero de la lokanoj kiuj uzis la fortikaĵon kaj kastelon por atakoj kaj rabado, pro kio la reĝo intervenis kaj punis la lokanojn (de tie estis punloko konata kiel Teso de la Horca (skafaldo). En 1465 la loko ekapartenis al Don Fadrique.

En la 18-a jarcento la urbo apartenis al la Dukino de Alba, akirita per aĉeto el la krono.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Vincento de la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]