Valdeprado del Río

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdeprado del Río
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39419
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 331  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 55′ N, 4° 5′ U (mapo)42.910555555556-4.0755555555556Koordinatoj: 42° 55′ N, 4° 5′ U (mapo) [+]
Alto 957 m [+]
Areo 89,3 km² (8 930 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdeprado del Río (Kantabrio)
Valdeprado del Río (Kantabrio)
DEC
Valdeprado del Río
Valdeprado del Río
Situo de Valdeprado del Río
Valdeprado del Río (Hispanio)
Valdeprado del Río (Hispanio)
DEC
Valdeprado del Río
Valdeprado del Río
Situo de Valdeprado del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdeprado del Río [+]
vdr
Municipa teritorio de Valdeprado del Río, sude de Kantabrio.

Valdeprado del Río [baldePRAdo delRIo] (Valo de la Paŝtejo de la Rivero) estas municipo en suda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Campoo-Los Valles.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas norde kun Campoo de Enmedio kaj Las Rozas de Valdearroyo, sude kun Valderredible (kiu limas kun nur ĉi tiu municipo en Kantabrio), okcidente kun Valdeolea kaj la provinco Palencio kaj oriente kun la provinco Burgoso, ambaŭ provincoj estas parto de la regiono Kastilio kaj Leono.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 89,33 km² estas 316 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Komence de la 20-a jarcento la municipo superis 2 500 loĝantojn. Ekde tiam ekokazis iompostioma demografia malaltiĝo, akcelita en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj kiel rezulto de la rura amasmigrado okazinta en granda parto de la hispana ruro en tiu epoko. Ĉirkaŭ 1990 la loĝantaro restis en malaltaj ciferoj de ĉirkaŭ 300 loĝantoj, fakte ĉe municipo kun konsiderinda etendo. Ĝi estas la sepa municipo de Kantabrio kun malpli da loĝantaro.

La municipo estas komponita per tre malgrandaj loĝlokoj. Nur la ĉefurbo, Arroyal de los Carabeos, superas la 50 loĝantojn. Estas kelkaj loĝlokoj kiuj eĉ havas malpli ol 10 censitaj loĝantoj kaj kelkaj fakte estas senhomaj grandan parton de la jaro. Tiukadre estas vojo por piedirado nomita PRS-34 Ruta de los Pueblos Abandonados (de la forlasitaj vilaĝoj), tra kelkaj loĝlokoj de la municipo.

La 316 loĝantoj (2017) estas distribuataj jene:​

Loĝlokoj Loĝantoj (2016)[1] Viroj Virinoj Notoj
Aldea de Ebro 16 8 8
Arcera 35 20 15
Arroyal 58 30 28 Municipa ĉefurbo.
Barruelo 26 11 15
Montes Claros 7 6 1
Bustidoño 10 6 4
Candenosa 1 1 0 Plej alta en Kantabrio.
Hormiguera 31 18 13
Laguillos 6 4 2
Malataja 13 9 4
Mediadoro 12 6 6
Reocín de los Molinos 29 17 12
San Andrés 30 16 14
San Vitores 10 6 4
Sotillo 20 10 10
Valdeprado del Río 28 21 7

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed pro la industria kerno de Reinosa kaj pro la pli ĵusa turismo, la agado translokiĝis al la sektoroj de industrio kaj servoj. En la areo estas multaj atestiloj de historio kaj pri naturo la ĉefa altiraĵo estas la Akvorezervejo de Ebro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Inter vidindaĵoj estas montroj de tradicia arkitekturo, de ŝtonaj domoj, kelkaj preĝejoj kaj ermitejoj. Aparte menciindas:

  • La romanika ensemblo de Aldea de Ebro, formata de preĝejo (en la foto de la tabelo), ermitejo, muzeo en kroma preĝejo kaj aparta sonorilmuro.
  • La preĝejoj de Arcera, Barruelo, Malataja ktp.
  • Ermitejo de Bustidoño.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]