Valp
Valp | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1979 (45-jaraĝa) en Ĝenevo | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Svislando vd | |
Profesio | ||
Okupo | karikaturisto • bildliteraturisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Valentine PASCHE (alinome Valp) estas desegnistino de bildliteraturo, verkistino kaj koloristino. Ŝi naskiĝis en 1979 en Ĝenevo, Svislando, kie ŝi vivas kaj laboras.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Post tri jaroj ĉe la artlernejo «Arts Décoratifs» de Ĝenevo, Valp komencis sian karieron kiel komikso-desegnistino.[1] Ŝi trovas sian inspiron en fantazia, sciencfikcia kaj vaporpunka literaturo kaj kino. Precipe Star Trek (Stela Vojaĝo), Harry Potter, Ŝerloko Holmso, kaj la rakontoj de Lovecraft.
Ŝia unua serio de kvin albumoj, okazas en mondo nomita Lock. Tiu mondo sen ĉielo, sovaĝa kaj mekanika, estas ŝarĝita de danĝero. La serio rakontas la aventuron de grupo de roluloj kiuj serĉas eskapi de tiu mondo.
Ŝia dua serio nomiĝas "Ashrel". Ĝi estas mezepoka fantazia aventuro. La unua volumo de ŝia dua serio estis publikigita la 20-an de majo, 2009 kaj ricevis la Töpffer Premion de la urbo Ĝenevo, la 4-an de decembro, 2009.
La unua volumo de ŝia tria serio, "Les Fantômes de Neptune", estis eldonita en 2015. Tiu komikso temas pri vaporpunka aventuro, kiu okazas en 1890, en alternativa Eŭropo, kie scienca progreso estas tiel avangarda kiel ĝi permesas komenci la kosmoesploron.
Ŝiaj bildostrioj[redakti | redakti fonton]
- Lock Volumo 1 - Nepharius, 2001
- Lock Volumo 2 - Mécanique Céleste, 2002
- Lock Volumo 3 - Le Prix du Passé, 2004
- Lock eksterseria - Le Guide de Lock, 2004
- Lock Volumo 4 - Abrasombra, 2006
- Lock Volumo 5 - Langorytes, 2007
- Lock - L'Intégrale, 2008
- Ashrel Tome 1 - Dragon,2009
- Ashrel Tome 2 - Wesconda, 2010
- Ashrel Tome 3 - Tanatis, 2011
- Ashrel Tome 4 - Le cercle noir, 2012
- Sketchbook Valp, 2011
- Les Fantômes de Neptune Volumo 1 - Kheropis, 2015
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ retejo de la franca eldonisto Delcourt. Arkivita el la originalo je 2017-02-11. Alirita 2017-02-16.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Biografio de Valp, retejo de la franca eldonisto Delcourt Arkivigite je 2017-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Instagram de Valp
- DeviantArt de Valp
- Blog de Valp Arkivigite je 2008-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo de Valp in portugala lingvo