Vango

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Biologio > Anatomio > Kapo

Vango (bucca) estas karna flankparto de la vizaĝo. La du vangoj flankas la buŝon, kaj subtenas ilin la zigimoj.

Vestado - Felo

Vango - felo el vangaj partoj de la bestkapo

Tekniko

Vango estas ĉiu el la du flankaj kaj plataj partoj aŭ pecoj de aparato, maŝino.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vango en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango. 
  • Citaĵo
     Fari aplaŭdon sur la vangon. 
  • Citaĵo
     Propran vangon neniu batas. 

Referencoj

  1. Lernu