Vantaa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
urba blazono situo de la urbo en Finlando
Bazaj informoj
Gubernio: Suda Finnlando
Provinco: Uusimaa
Administra komunumaro: Helsinko
Koordinatoj: 60° 18' Norde, 25° 02' Oriente
Alto: 38 metroj super marnivelo
Areo: 242,7 km²
el tio kamparo 240,8 km²
Enloĝantoj: 189.228 (fine de aŭgusto 2006)
Loĝdenso: 770 enloĝantoj po km²
Lingvoj: finna kaj sveda

La urbo Vantaa [ˈvɑntɑː] (svede Vanda) situas en la sudo de Finnlando, kaj kun proksimume 190.000 enloĝantoj estas la kvara plej granda urbo de la ŝtato. La eksa kampara komunumo dum la dua duono de la 20-a jarcento iĝis dense loĝata antaŭurbo de la najbara Helsinko. Formale Vantaa estas sendependa urbo, sed fakte konsidereblas parto de la urbaro de Helsinko. Sur la urba teritorio inter alie troviĝas la internacia flughaveno Helsinko-Vantaa.

Iuj partoj de Vantaa, kiel ĉi-tie en la kvartalo Viinikkala, daŭre havas kamparan strukturon.

Partnera regiono

Partnera regiono en Eŭopo estas la

Ŝablono:Link FA