Vaporsegejo kaj levaparatejo Grosch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schwansee-strato 88, kruciĝo kun la fervojo

La eksa entrepreno Vaporsegejo kaj levaparatejo Constantin Grosch (germane: Dampfsäge- und Hobelwerk Constantin Grosch) fonditis en 1904 fare de la ĉefkonstruisto Hermann Ludwig Constantin Grosch (1878-1961) ĉe Schwansee-strato 88 en Vajmaro, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Temis tiam pri la plej granda segejo kaj fakentrepreno masona/ĉarpenta/tegmenta. La konstruaĵeroj ankaŭ ŝatitis ĉe konstruado de semajnfindom(et)oj. Krome oni komercadis per ligno ĉiuspeca. La fabriko tre gravis por la industria evoluo de Vajmaro dum la unua duono de la 20-a jarcento. Grosch trapasis en la 21.5.1904 la ĉefkonstruistan ekzameniĝon en Chemnitz.[1]

Demando pri lignaĵoj estas tioma, ke ekde la fino de la 1920-aj jaroj la komplekta pinglolignoj de Ettersberg-monto liveritis nur al la entrepreno de Grosch. La filo Horst Grosch (* 1908) estris ekde 1948 ĝis la arestiĝo kaj finfina senproprietigo en 1953 kiam la tuto iĝis popolproprieta entrepreno. Poste ĝi funkciis kiel meblofabriko.[2] La vapormaŝino enentreprena estis el Mannheim (de Heinrich Lanz AK) [3]; ĝi estis instalita surloke verŝajne antaŭ la 1909-a jaro produktante antaŭ ĉio tranĉlignaĵojn.[4]

Eble donacis Grosch la jam ekde la 1970-aj jaroj malaperintan Grosch-puton meze de Schwansee-naĝejo al la vajmaranoj. Certe ekde 1908 la Grosch-firmao regule aperigis anoncojn ĉe Theaterzettel de Germana Ŝtata Teatrejo.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst-Karl Pinternagel: Otto erinnert sich. Otto hat nachgedacht. Geschichten aus dem Leben, 2011, p. 28
  2. Artikolo Dampfsäge- und Hobelwerk Constantin Grosch, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 81.
  3. [1]
  4. Axel Stefek (eld.): Energie in Weimar: Vom Mittelalter bis in die Neuere Zeit (= Energiegeschichte der Stadt Weimar. Bd. 1). Eldonis Stadtwerke Weimar Stadtversorgungs-GmbH. Weimar 2016, p. 400.
  5. [2]