Popolproprieta entrepreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekzemplo por VEB: firmao de fiŝkonservaĵoj en Schwaan.

Volkseigener Betrieb, mallongigite VEB, estis ĉefa jura formo de entreprenoj industriaj kaj servosektora en GDR.

En Esperanto ĝi nomiĝas popolproprieta entrepreno respektive popolproprieta fabriko/uzino[1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiaj entreprenoj apartenis al la Respubliko kaj estis malpermesita ties vendo. En 1989 deĵoris 79,9 % de ĉiuj laboruloj de GDR en tiaj entreprenoj. De 1948 ĝis 1979 ekzistis la Vereinigung Volkseigener Betriebe -VVB (tradukite: Asocio de popolproprietaj entreprenoj), kie oni grupigis la entreprenojn laŭ branĉoj. De tiu evoluiĝis la kombinatoj. Komence de 1990 la Treuhandanstalt responsis pri la privatigo de tiaj entreprenoj.

Hierarĥio[redakti | redakti fonton]

Estris ĉiun ajn VEB t.n. Werkleiter (pli malfrue li nomiĝis ankaŭ WerkdirektorBetriebsdirektor).

Al lia flanko estis la Unua sekretario de la entrepreninterna organizo de SUP (Erster Sekretär der SED-Betriebsparteiorganisation/BPO) kaj la Ĉefo de la entrepreninterna sindikatestraro (Vorsitzender der Betriebsgewerkschaftsleitung/BGL).

Submetitaj estis pluraj fakdirektoroj pri teĥniko, produktado, ekonomio kaj librotenato (Technischer Direktor, Produktionsdirektor, Ökonomischer Direktor, Hauptbuchhalter).

Honorigoj kaj sporto[redakti | redakti fonton]

Ofte entrepreno akiris kromnomon honorigan post sukcesa plenumo aŭ eĉ pliplenumo de normoj. Ekzemplo: VEB Kombinat Chemische Werke "Walter Ulbricht" Leuna.

Krome la entreprenoj ofte subvenciis sportklubojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jörg Roesler: Die Brigaden, der Meister, die Werkleitung und der Plan. Arbeitsregime und Arbeitsklima in den volkseigenen Betrieben der DDR, en: Jahrbuch für Forschungen zur Geschichte der Arbeiterbewegung, kajero II/2009.
  • Herbert Arndt kaj aliaj: Germana Demokratia Respubliko. Bildoj kaj faktoj, eldonejo Zeit im Bild, Dresdeno 1969, p. 97-125 (paĝoj pri la ekonomia sistemo de GDR).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erich-Dieter Krause: Wörterbuch Deutsch-Esperanto, 1-a eldono, Lepsiko 1983, p. 535