Varadero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto:Urbo de Kubo Varadero estas urbo kaj komunumo en la provinco Matanzas en Kubo 130 kilometrojn nordoriente de la ĉefurbo Havano. La urbo havas areon de 32 km² kaj proksimume 20000 loĝantojn (stato en 2010).

Ĝi havas pli ol 20 km da bonegaj kaj ĉarmaj plaĝoj kaj estas grava turisma poluso. En tiu ĉi parto de Kubo la vivkostoj estas relative altaj kaj malmultaj kubanoj povas viziti la urbon pro altaj kostoj kaj strikta kontrolo de la kuba registaro.

Geografio

Varadero situas sur la duoninsulo Hicacos, kiu ja efektive estas insulo, ĉar ĝi nur per unu sola ponto estas ligita al la ĉefinsulo de Kubo. Ĝi situas en nordo de Kubo, oriente de la urbo Matanzas. La insulo komenciĝas 20 kilometrojn okcidente de Matanzas. Ĝi havas longecon de 28 kilometrojn kaj larĝecon de averaĝe unu kilometro kaj etendiĝas kiel fingro nordokcidenten al la Atlantika Maro. Sude de la insulo Varadero troviĝas protektita margolfo je kies nordorienta flanko siutas la urbo Cárdenas. Dum ĉe la norda flanko de la insulo praktike sur la tuta longeco etendiĝas larĝaj strandoj kun plaĝoj ĉe la suda bordo troviĝas koraloj kaj etendiĝas en okcidento mangrovoarbaroj.

Historio

Origine Varadero estis kovrita de densaj arbaroj kaj loĝata de indianoj. La indiana praloĝantaro de la hispoanoj estis masakrita kaj la arbaro en la 16-a jarcento forhakita por la konstruado de la hispana ŝiparo, la kavernoj de Varadero tiam servis al piratoj kiel rifuĝejoj kaj riparejoj. La nomo varadero deduktiĝas de la hispana vorto por riparejo respektive ŝipvartejo. De 1587 ĝis 1961 en Varadero ekzistis salfarejo, kiu siatempe estis tre grava por la hispana ŝiparo.

En la 19-a jarcento kubanaj bienposedantoj komencis konstrui en Varadero somerajn vialojn. En la jaro 1910 estis malfermita la una hotelo kun la nomo Varadero por riĉaj kubanoj. En la 1920-aj jaroj sekvis usonanoj. En la 1950-aj jaroj komenciĝis la amasa turismo. Post la revolucio de 1959 la 20 kilometroj da plaĝo estis naciigitaj kaj liberigitaj por publika uzado.

Trafiko

Oriente de la insulo en la tirangulo inter Varadero, Matanzas kaj Cárdenas situas la internacia flughaveno Juan Gualberto Gomez de Varadero. Ĝi origine situis pli proksime ĉe Varadero, sed pro kapacitobezonoj en la 1980-aj jaroj estis novkonstruita ĉe la nuna loko. La unika surtera aliro al la insula eblas per ponto de la aŭtovojo Via Blanca en oriento de la insulo. La aŭtovojo kondukas sur la suda flanko de la insulo laŭlonge de de la tuta insulo de oriento al okcidento. Por la turistoj ekzistas duetaĝaj busoj, kiuj cirkulas sur la ĉefvojo de la insulo de oriento al okcidento kaj reen. Krome ekzistas multnombraj privataj kaj ŝtataj taksioj. Tiuj turismaj trafikiloj por la kubana loĝantaro tamen estas tre kostaj. Ekzistas busoservo por la loka loĝantaro, kies kvalito tamen estas malbona kaj kies horaro ofte ne kongruas kun la realo.

Bildoj

Eksteraj ligiloj